Panarbo

(Alidirektita el Panfrukto)

La panfruktarbo , latine: Artocarpus altilis el la familio de la Morusacoj estas arbo origine de Orient-Hindio kaj Pacifikaj insuloj, ĝi estis vaste plantita en tropikaj regionoj en aliaj partoj de la mondo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Panarbo aŭ ordinara artokarpo
Panfrukto kultivita sur Havajo
Panfrukto kultivita sur Havajo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Artokarpo Artocarpus
Specio: A. altilis
Artocarpus altilis
(Parkinson) Fosberg
Aliaj Vikimediaj projektoj
[[commons:Category:Artocarpus altilis|Komunejo pri Panarbo aŭ ordinara artokarpo ]]
vdr
La frukto de panarbo

Ĝi estas konata pro rolo de ties frukto (panfrukto) en la Ribelo sur la Bounty.

La panarbo en Honoluluo, Havajo
Folio, frukto kaj la maskla infloresko
La maturaj fruktoj
La frukto tranĉita kaj fritita

Panfruktarbo estas iu el specioj de la genro artokarpo (Artocarpus), el kiuj du specioj gravas kiel nutroplantoj (A. incisa kaj A. integrifolia), kies "ŝajnfruktoj" formiĝas per unuiĝo de la karnecaj petaloj kun la akso de la infloresko. La fruktoj fariĝas ofte ĉirkaŭ 40 cm longaj, 25 cm laŭlarĝe, kun faruneca enhavo, kaj pezas ĉirkaŭ 5 kilogramojn. Iu varioj de tui specio havas elastaj dornoj en sia ŝelo; aliaj ne. La fruktoj estas kutime manĝataj frititaj (vidu la suban foton). [1]

Alia specio estas la Jakvo (jakvarbo) aŭ diversfolia artokarpo (Artocarpus heterophyllus).

Piednotoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto