Bakurio arbo Platonia insignis, estas la sola specio de la genro Platonia, el la familio Kluziacoj (Clusiaceae), kiu hejmiĝas en Sudameriko, kie la specio kreskas en la humida arbaro de Brazilo, Paragvajo, partoj de Kolombio kaj nordoriento de Gujano; precipe en la Amazonia pluvarbaro. En aliaj lingvoj ĝiaj alnomoj estas bacuri, bacury, bakuri, pacuri, pakuri, pakouri, packoeri, pakoerimaniballi, naranjillo kaj bacurizeiro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Platonia insignis

Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Malpigialoj, Malpighiales
Familio: Kluziacoj, Clusiaceae
Genro: Platonia
Specio: P. insignis
Platonia insignis
Mart.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ligno de Platonia insignis.

Priskribo redakti

Platonia insignis estas decidua arbo, kiu perdas la foliojn dum la seka sezono. La arbo atingas alton de 25–40 m. La arbokrono estas piramida. En la arboŝelo estas multe da flava latekso. La folioj staras alterne kaj estas oblongaj ĝis eliptaj, 8–15 cm longaj. La folioj havas brile malhelverdan koloron kun onda folirando kaj ledan teksturon.

La floroj estas 5–7 cm longaj kaj malhelrozeaj. La floro havas kvin petalojn kaj multajn stamenojn. La frukto estas globoforma ĝis ovala kaj 7–14 cm longa kun dika, flava ŝelo. Ĝi similas al papajo. La ŝelo ellasas flavan plantosukon kiam ĝi estas premita. La blanka fruktokarno odoras. La gusto estas dolĉa kaj acida. El 3 ĝis 5 semoj estas en frukto.

Kultivado kaj uzado redakti

 
plantejo de bakurio

Bakurio estas tre ŝatata frukto, kiu estas uzata kiel trinkaĵo, glaciaĵo kaj diversaj kondimentoj. Ĝi enhavas multe da fosforo, fero kaj vitamino C.


Sinonimoj Moronobea esculenta kaj Platonia esculenta.

Oleo kaj butero redakti

 
bakuria butero

La graso de bakurio havas altan absorban kapablon pro la alta nivelo de tripalmitino (50% ĝis 55%), kiu trairas la haŭton rapide. La alta procentaĵo de grasa palmitata acido (5%), kompare kun aliaj oleoj faras, ke la bakuria oleo estas utila substanco. Physico-chemical data

Indekso unuo kompara kvoto
joda indekso gl2/100g 57
sapa indekso mgKOH/g 211
acideco mgKOH/g 10,71
peoksida indekso meq/Kg 5
fandopunkto °C 35

[1]

Referencoj redakti

  1. MORAIS, L. R. B.: Produção de óleo de duas espécies amazônicas por prensagem: Bacuri Platonia insignis (Mart.) e Pracachy Pentaclethra macroloba (Willd), 2005, Monografia em Curso de Mestrado Em Química Orgânica, Universidade Federal do Pará, Centro de Ciências Exatas e Naturais 76pp. Não publicada.

Literaturo redakti

  • Clement: The Encyclopedia of Fruit and Nuts. 2006. CABI. Cambridge, isbn=9780851996387. Paĝoj 269–272. Eldoninto Jules Janick, Robert Paull. Kapitlo Platonia esculenta bacuri
  • Paul van Rijckevorsel: (1564): Proposal to Conserve the Name Platonia insignis against Moronobea esculenta (Guttiferae). volumo51. Eldono 4 . novembro 2002. Paĝoj 813–815. DOI=10.2307/1555050|jstor=1555050
  • Kirkbride, Joseph H.: A 19th Century Brazilian botanical dictionary|journal. aŭgusto 2007. Volumo 56. Eldono 3. Paĝoj 927–937. http://naldc.nal.usda.gov/download/7107/PDF%7Caccessdate=11[rompita ligilo] May 2015

Eksteraj ligiloj redakti