Sabdarifo (latine Hibiscus sabdariffa) aŭ Afrika malvo estas plantspecio el la familio de Malvacoj (Malvaceae). Ĝi originas en sudorienta Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sabdarifo
floro de sabdarifo
floro de sabdarifo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Malvoideoj Malvoideae
Genro: Hibisko Hibiscus
Specio: H. sabdariffa
Hibiscus sabdariffa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Sabdarifo kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas altecon de 2 ĝis malofte 3 metroj. La plejmultaj vegetativaj plantpartoj estas mole haraj. La vertikala tigo estas purpura. La folioj estas 2 ĝis 8 cm longaj kaj kun tigetoj. Ekzistas du diversaj formoj de foliplatoj: ovformaj kaj fingroforme trilobaj kun mallarĝaj pintoj. La fadenformaj stipuloj havas longecon de ĉ. 1 cm.

La floroj staras unuope en la folingoj. La grandaj (diametro de 6 ĝis 7 cm) floroj estas duseksaj, radioforme simetriaj kaj kvinnombraj. La sepaloj havas ok ĝis dekdu ruĝaj, je sia bazo kunkreskintaj loboj kun grandeco de 5 ĝis 15 × 2 ĝis 3 mm. La kvin purpuraj, karnozaj petaloj estas kruĉoformaj kaj je unu triono de sia longeco kunkreskintaj. La kvin petaloj estas flavaj kaj je la bazo malhelruĝaj. Ĉe la subfamilio Malvoideae la filamantoj de la multaj stamenoj estas kunkreskintaj al tubo kiu envolvas la pistilon, la tiel nomata kolumno.

La kvinfakaj kapsulfrukto estas ovforma ĝis globa kun diametro de ĉ. 1,5 cm.

 
bisapo: sekigitaj floroj de sabdarifo.
 
sur la foiro en Grenado

Uzo redakti

La kaliko, kiu iĝis karneca en matura stato kaj tiam havas brile ruĝan koloron. Ĝi havas bonan gusto kun agrabla acideco. Ĝi estas uzata por fari dolĉaĵojn, limonado, marmelado kaj likvoroj. En sekigita formo ĝi estas uzata en Sudano kaj Egiptio kiel infuzaĵo. Ĝi nomiĝas tie „karkadeh“. Similaj trinkaĵoj oni faras en Senegalo, Malio kaj Burkinafaso. En Trinidado kaj Tobago oni faras el ĝi siropon kiel bazo por refreŝiga trinkaĵo.[1] Tie la planto nomiĝas "sorrel" kaj estas uzata industrie. Ekzistas tie ankaŭ bier-miks-trinkaĵo de la bierfarejo Carib Brewery. La folioj estas uzataj kiel legomoj.

Simile kiel kenafo, kiu tre similas al sabdarifo, ankaŭ Hibiscus sabdariffa havas fibrojn, kiuj kiel juto estas uzataj. La restaĵoj post la forpreno de la fibroj estas uzebla por fari paperon. Sabdarifo estas kultivata en multaj topikaj landoj por anstaraŭi juton

Referencoj redakti

  1. The Multi-Cultural Cuisine of Trinidad & Tobago. Naparima Girls' High School Cookbook, S. 129. 2. Auflage, 2002.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti