Ribes × nigridolaria jostabero [1] '[2] estas bero; ĝi estas poliploida hibrido el nigra ribo (Ribes nigrum) kaj groso (Ribes uva-crispa) . Ankaŭ la amerika specio Ribes divaricatum estis enkrucigita. La nomo „Josta“ estas kuniĝo de la ĉefaj hibridpartneroj Johannisbeere (germane por nigra ribo) kaj Stachelbeere (germane por groso).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
jostabero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Grosulariacoj Grossulariaceae
Genro: Ribo Ribes
Specio: jostbero
Ribes × nidigrolaria
Rud.Bauer & A.Bauer
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La planto apartenas al la familio grosularacoj iam (saksifragacoj). Ĝi estas arbedo kun larĝe vertikalaj ĝis pendantaj branĉoj. La fruktoj kreskas en grapoloj triope ĝis kvinope kaj similas en formo kaj koloro al la grandaj nigraj riboj. Ilia grandeco ne estas kiel grosoj. Ili estas nigraj kaj havas dolĉan aromon kaj altan vitamino C-enhavon. La maturiĝa tempo estas meze de junio ĝis julio, la fruktoj ne estas maturaj samtempe. La rikolto estas regula. Jostabero estas malfacile rikolteblaj, ĉar la beroj malfacile forigeblaj de la arbedo.

La frukto estas utiligebla por fari konfitaĵon, marmeladon, ĵeleon kaj sukon, Freŝa konsumado eblas . Ili ankaŭ povas elteni longan frostigadon sen perdo de kvalito.

Unuaj interkruciĝoj inter Ribes × succirubrum kaj pluraj grosaj kulturvario jam faris Erwin Baur en 1922; li nomis la rezulton Jochelbeere. Celo de la hibridado estis tiam, ricevi meldurezista planto.

Pli novaj kulturvarioj:

  • 'Josta' - bredita de R. Bauer en Breitbrunn, enkondukita ekde 1977 . Gepatraj varioj ('Silvergieters Schwarze' × 'Grüne Hansa') × ('Langtraubige Schwarze' × Ribes divaricatum) × libere floranta
  • 'Jocheline' – bredita de H. Murawski en Müncheberg, enkondukita ekde 1983. Gepatraj kulturvarioj 'Silvergieters Schwarze' × 'Grüne Riesenbeere'. La kulturvario 'Jochina' tre similas.
  • 'Jogranda' – bredita de R. Bauer en Breitbrunn, enkodukita ekde 1985. 3hibrido el 'Langtraubige Schwarze' × Ribes divaricatum, libere floranta
  • 'Jostine' – bredita de R. Bauer en Breitbrunn, enkodukita ekde 1989 , sub kultivarprotekto. Hibrido el ('Langtraubige Schwarze' x Ribes divaricatum) x ('Silvergieters Schwarze' x 'Grüne Hansa')
  • 'Rikö' – hungara kultivaro, ekde 2001, kultivarproekto. Hibrido el 'Silvergieters Schwarze F59' × 'Lady Delamere'

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Manfred Fischer (Hrsg.): Farbatlas Obstsorten. 2. Auflage. Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-5547-8, S. 300–303.

Referencoj redakti

  1. Rigatze auf dict.cc (konsultita la 18an de Aprilo 2010)
  2. Joglbeere auf parents.at Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita la 7an de Julio 2010)

Eksteraj ligiloj redakti