Clausena lansium, ankaŭ nomata vampio, estas plantospecio en la familio de la Rutacoj (Rutaceae). La planto estas hejma en Vjetnamio kaj la ĉinaj provincoj Fuĝjano Guangdongo, Gŭangŝjio, suda Gŭiĝoŭo, Hajnano, Siĉuano kaj sudorienta Junano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Clausena lansium
Celosia argentea var. cristata subvars.
Celosia argentea var. cristata subvars.
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Sapindaloj, Sapindales
Familio: Rutacoj, Rutaceae
Subfamilio: Citroideae
Genro: Clausena
Specio: C. lansium
Clausena lansium
(LOUR.) SKEELS
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
semoj de Clausena lansium, skalo maldekstre egalas al 1 mm pro unuo.

Priskribo redakti

Clausena lansium estas forte odoranta, ĉiamverda arbo, kiu atingas kreskoalton de 12 ĝis maksimume 20 metroj. La molaj kaj malhelverdaj folioj estas nepare pinataj kun kvin ĝis dekunu folietoj. La folitigo longas 4 ĝis 8 mm. La folietoj estas ovformaj ĝis ov-eliptaj, 6 ĝis 14 cm longaj kaj 3 ĝis 6 cm larĝaj. La folivejno estas ofte kovrata de haroj.

En terminale starantaj, spika floraro aperas fine de marto. La florburĝonoj estas globformaj. La diametro de la floroj estas 3 ĝis 4 mm kaj havas duoblan periantoon.

La en la matura stato helflavaj beroj estas globaj, ovalaj ĝis larĝe ovformaj. La bero longas 1,5 ĝis 3 cm kaj havas diametron de 1 ĝis 2 cm. Ĉiu frukto havas unu ĝis kvin semojn, kiuj egalas al 40 ĝis 50 % de la frukta volumeno. La fruktoj estas maturaj de junio ĝis aŭgusto.

Sistematiko redakti

La unuan priskribon faris 1790 João de Loureiro kiel Quinaria lansium kaj ĝi estis metita en 1909 de Homer Collar Skeels en la genron Clausena. Pliaj sinonimoj estas Clausena wampi (BLANCO) OLIVER, Cookia wampi BLANCO.

Uzado redakti

Clausena lansium estas kultivata pro la fruktoj. La beroj estas ŝatataj en Ĉinujo, Vjetnamio, Filipinoj, Malajzio kaj Indonezio. Clausena lansium estas ankaŭ kultivata en Hindujo, Srilanko kaj Kvinslando kaj malgrandskale en Florido kaj Havajo.

Ili kreskas bone sub tropikaj kaj subtropikaj kondiĉoj, sed ne toleras malvarmon. La planto preferas fekundan leŭson aŭ lomon.[1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. J. F. Morton: Wampee. In: Julia F. Morton: Fruits of warm climates. Miami (FL) 1987, ISBN 0-9610184-1-0, S. 197–198. online

Eksteraj ligiloj redakti