Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Solanum incanum, jeriĥo-tomato
Solanum incanum 002.JPG
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Solanaloj, Solanales
Familio: Solanacoj, Solanaceae
Genro: Solano, Solanum
Subgenro: Leptostemonum
” Solanum incanum ”
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Solanum incanum ankaŭ nomata jeriĥo-tomatoamara pomo) estas plantospecio el la subgenro Leptostemonum en la genro de la Solano (Solanum). La ĝis 120 cm alta planto troviĝas de la nordoriento de Afriko ĝis Hindio.

PriskriboRedakti

Solanum incanum estas ĝis 120 cm alta arbusto, kies tigo kaj branĉoj estas kovrataj per flavecverdaj, stelformaj triĥomoj. La planto havas pikilojn, kiuj havas konusan formon kaj flavan koloron. Ili longas ĝis 8 mm. La folioj longas 3,5 ĝis 8 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 6,5 cm. La foliplato estas ovoforma ĝis larĝe ovoforma. La folirando estas onda. La folio estas dense pelta kaj kovrita kun stelformaj triĥomoj.

La partaj floraroj staras ofte tro malproksimaj, kaj la floroj de unua parta floraro havas nur duseksajn florojn kaj dua estas grapolo kun tri ĝis kvin masklaj floroj. La tigo de la floraroj longas 10 ĝis 20 mm. Kaj la flortigoj kaj la flor-kaliko de la floroj estas kovrataj per stelformaj triĥomoj kaj malmultaj pikiloj. La kaliko longas 6 ĝis 7 mm kaj estas en matura stato ofte dika. La petaloj havas purpur-bluan koloron, la kronorlo havas diametron de 3 ĝis 3,5 cm kaj konsistas el 9 ĝis 11 mm longaj, triangulaj pintoj. La ekstera flanko havas densan pelton kun stelformaj triĥomoj, la interna flanko nur havas malmultajn triĥomoj. La anteroj longas 5 ĝis 6 mm. Stiluso kaj ovario havas fajnajn harojn.

La fruktoj estas kugloformaj, flavaj beroj kun diametro de 25 ĝis 30 mm. La semoj estas ĉ. 2,5 mm larĝaj, preskaŭ renfoma kaj malintense brunaj.

La kromosomnombro estas 2n = 24, malofte 48.

BildojRedakti

DisvastigoRedakti

La disvastiga regiono estas Etiopio, Sudano, Egiptujo, la araba duoninsulo, Irano, Pakistano kaj Hindujo. Tie ĝi estas trovebla precipe sur ebenaĵoj kaj sur malaltaj montaraj regionoj ĝis alteco de 1400 m super marnivelo.

UzadoRedakti

La fruktoj estas uzataj por fari kompoton. La planto estas uzata en la popola medicino. La arbustoj estas plantitaj kiel heĝoj.

LiteraturoRedakti

  • Yasin J. Nasir: Solanum incanum. In: Flora of Pakistan, Band 168, National Herbarium, Pakistan Agricultural Research Council, Islamabad and Department of Botany, University of Karachi, Pakistan, 1985. S. 16.