Passiflora alatadolĉa genadilo estas pasifloro de necerta deveno. Supozeble ĝi venas el la oriento de Brazilo. Nuntempe la planto estas kultivata multloke en Sudameriko pro ĝiaj manĝeblaj fruktoj. La specio estas uzata kiel la pli granda Passiflora quadrangularis, Passiflora trialata kaj la similega Passiflora phoenicea.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
dolĉa grenadilo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Malpighiales
Familio: Pasifloracoj
Genro: Pasifloro (Passiflora)
Specio: Passiflora alata
Passiflora alata
Curtis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tigoj estas kvareĝaj flugilhavaj (alata = flugilhavaj). la planto grimpas per la helpo de nebranĉitaj ĉiroj, kiuj kreskas el la foliakseloj. La ĉiroj havas en la foliakseloj subtenfolietojn. La folitigoj estas ĝis 5 cm longaj. La alternsidaj folioj estas nelobaj, ovalaj kaj ĝis 22 cm x 13 cm grandaj. La unuope starantaj flortigoj estas ĝis 6 cm longaj. La pendantaj floroj estas ruĝaj, violkoloraj kaj blankaj kaj larĝas 7-12 cm. La sepaloj estas ruĝaj, ovalaj kaj ĝis 5 x 2 cm granfaj. La petaloj estas ruĝaj kaj iomete malpli grandaj ol la sepaloj. La krono konsistas el 4 ĝis 6 vicoj viol-blanke zonitaj. La du plej eksteraj vicoj estas ĝis 4 cm longaj kaj en la supra triono parte ondaj. Meze de la krono elstaras la androginoforo.

La fruktoj estas ovalaj aŭ ovoformaj, 8-15 x 5-10 cm grandaj, 90-300 g pezaj kaj flavaj ĝis oranĝaj. La heloranĝa fruktkarno estas manĝebla kaj gustas acidete kaj arome.

En Eŭropo Passiflora alata kreskas plej bone en vitrodomo, sed ĝi ankaŭ povas stari en ĉambro. La juna planto komencas flori post du jaroj.

Konata kultivaro estas Passiflora alata 'Shannon' kun grandaj palrozeaj floroj. Hibridoj de Passiflora alata estas Passiflora ×decaisneana (Passiflora alata × Passiflora quadrangularis) kaj Passiflora ×belotii (Passiflora alata × Passiflora caerulea).

Passiflora alata

Literaturo redakti