Ĉerizarbo
Ĉerizarbo aŭ ĉerizujo (Prunus avium) estas granda, longviva palearktisa arbospecio, kiu produktas la drupan frukton ĉerizo, nomatan ankaŭ dolĉa ĉerizo aŭ merizo.
Ĉerizarbo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉerizarba foliaro kun fruktoj
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Prunus avium (L.) L. 1755 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa krusto de la arbo estas ruĝa, griza, neglata. Folioj estas ovalaj, pintaj kun ruĝeta petiolo. La floroj povas stari grupe (1-3), sed ili ne formas infloreskon.
Ĝi devenas el Anatolio, Kaŭkazo.
Jen aliaj specioj:
- Acida ĉerizo, aŭ grioto, estas la ruĝa frukto de Prunus cerasus, nomata ankaŭ ĉerizprunuso. Ĝi tre similas al ĉerizo aŭ pli precize al dolĉa ĉerizo. La frukto estas drupo, en la fruktokarno kuŝas unu kerno kun diametro de ĉirkaŭ 0,5 cm.
La acida ĉerizo apartenas al plantoj, al angiospermoj, al Dukotiledonoj, al rozacoj.
La acida ĉerizo uzatas krude aŭ kiel kompoto, marmelado, konfitado, sekigita frukto, suko, likvoro kaj vino.
- Prunus serrulata (sin. Cerasus serrulata (Lindl.) Loudon) ankaŭ nomata Japana ĉerizo, Monteta ĉerizo, Orienta ĉerizo aŭ Azia ĉerizo estas specio de ĉerizarbo, kiu kreskas native en Japanio, Koreio kaj Ĉinio.
Ĝi estas malgranda falfolia arbo kun mallonga trunko kaj densa krono. La krusto estas malhele bruna kun rimarkeblaj horizontalaj lenticeloj. La folioj estas konsekvence aranĝitaj, simplaj, ovale-lancetoidaj, 5–13 cm longaj kaj 2.5-6.5 cm vastaj, kun mallonga folitigoj kaj dentitaj aŭ duoble-dentitaj ekstremaĵoj. En malfrua aŭtuno verdaj folioj iĝas flavaj, ruĝaj aŭ skarlataj. La floroj kreskas en infloreskoj de 2 ĝis 5. En natura vario ili estas kvinpetalaj, blankaj aŭ pale rozkoloraj. Kutime floroj aperas printempe, iom pli frue aŭ samtempe kun la folioj. La frukto estas ronda drupo, tre malhele ruĝa aŭ nigra je koloro, kun diametro de 8–10 mm.
Kultivado kaj uzoj
redaktiPrunus serrulata estas kutime kultivata kiel dekora planto ambaŭ en sia natura arealo kaj en aliaj regionoj de modera klimato. Ekzistas multaj kulturvarioj, inkluzive tiuj kun duoblaj floroj - t.e. kun stamenoj anstataŭigitaj per aldonaj petaloj.
Kutime en kultivado en Eŭropo kaj Norda Ameriko ĝi estas greftata al radikoj de kutima eŭropa ĉerizo Prunus avium. La kulturvarioj plej ofte estas nefekundaj kaj ne produktas fruktojn, do, estas nur vegetative reprodukteblaj.
Prunus serrulata estas unu el specioj de sakuro, kutime rigardataj en japana tradicio de hanami kaj ankaŭ dum sakuraj festivaloj en aliaj landoj.
- La nana ĉerizo (Prunus fruticosa), estas plantospecio el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La arbusto portas manĝeblajn, ĉirkaŭ 1 cm grandajn ruĝajn fruktojn.
Priskribo
redaktiLa nana prunuso estas somerverda arbusto, kiu havas rigidajn branĉojn kaj stolonojn La arbusto ne havas dornojn kaj altas de 0,2 ĝis 1 metroj, malofte eĉ ĝis 1,5 metrojn. La branĉoj estas maldikaj kaj kalvaj. La folioj havas renverse ovformajn ĝis eliptajn, apenaŭ pintajn foliplatojn kun noĉita aŭ segildenta folirando. Ili fariĝas 2 ĝis 5 cm longaj. La folioj estas brilaj kun malhelverda supra surfaco kaj pli hela, kalva malsupra surfaco. La petioloj havas longecon de 0,5 ĝis 1,2 cm.
La blankaj floroj estas ĉirkaŭ 1,5 cm larĝaj kaj staras du- ĝis 5-oble dense en umbeloj,. La sepaloj estas larĝaj kaj nepintaj. La planto floras de aprilo ĝis majo.
La frukto de la planto estas globforma, ĝis 1 cm granda drupo. La fruktoj maturiĝas en junio kaj fariĝas tiam koralruĝaj ĝis nigraj. La maturaj fruktoj estas manĝeblaj kaj ŝatata sovaĝa frukto.