Bialbero di Casorzo


La Duobla Arbo de Casorzo (itale Bialbero di Casorzo) estas morusujo sur kiu naskiĝis ĉerizarbo.[1] La arbo situas inter Grana kaj Casorzo, en la provinco Asti en Piemonto, Italio. La ĉerizarbo staras alte super la morusarbo, sur kiu ĝi enradikiĝis.[2]; [3]

Duobla Arbo de Casorzo
monumento
La bialbero di Casorzo en 2005
Oficiala nomo: Bialbero di Casorzo
Lando Piemonto
Koordinatoj 45° 00′ 18″ N 8° 19′ 23″ O / 45.00500 °N, 8.32306 °O / 45.00500; 8.32306 (mapo)
Vikimedia Komunejo: Bialbero di Casorzo

Historio redakti

Epifitoj ne estas nekutimaj, sed ili kutime atingas malgrandan grandecon kaj havas mallongan vivon, ĉar mankas sufiĉe da humo kaj spaco por ke ili kresku. Grandaj epifitoj kiel la bialbero di Casorzo[4] postulas, ke la supra arbo havu ligon inter siaj radikoj kaj la grundo, ekzemple tra kava trunko.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti