Atletika Monda Ĉampioneco
La Atletika Monda Ĉampioneco, aŭ en la angla IAAF World Championships, ofte referencata kiel World Championships in Athletics (Monda Ĉampioneco de Atletiko) estas evento de atletiko, kiun organizas Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) ekde 1983. Komence ĝi ludiĝis ĉiun kvaran jaron, sed pro granda amaskomunikila kovrado kaj estante malpli multekosta ol konkursoj, ekde la tria eldono en 1991, ĝi ludiĝas ĉiun duan jaron. La aktuala 17-a evento okazas en 2019 en Dohao, Kataro.
Atletika Monda Ĉampioneco | ||
ripetiĝanta sporta evento • athletics meeting • monda ĉampionkonkurso | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Atletika Monda Ĉampioneco 1976 • Atletika Monda Ĉampioneco 1980 • Atletika Monda Ĉampioneco 1983 • Atletika Monda Ĉampioneco 1987 • Atletika Monda Ĉampioneco 1991 • Atletika Monda Ĉampioneco 1993 • Atletika Monda Ĉampioneco 1995 • Atletika Monda Ĉampioneco 1997 • Atletika Monda Ĉampioneco 1999 • Atletika Monda Ĉampioneco 2001 • Atletika Monda Ĉampioneco 2003 • Atletika Monda Ĉampioneco 2005 • Atletika Monda Ĉampioneco 2007 • Atletika Monda Ĉampioneco 2009 • Atletika Monda Ĉampioneco 2011 • Atletika Monda Ĉampioneco 2013 • Atletika Monda Ĉampioneco 2015 • Atletika Monda Ĉampioneco 2017 • Atletika Monda Ĉampioneco 2019 • Atletika Monda Ĉampioneco 2022 • Atletika Monda Ĉampioneco 2023 • Atletika Monda Ĉampioneco 2025 vd | |
Fondita en | 1983 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Ĝis 2015 venkinto estis Usono kun totalo de 323 medaloj, due Rusio kun 170, kaj trie Kenjo kun 128. Plej multmedala venkinto estis Usain Bolt el Jamaiko kun 13 medaloj, el kiuj 11 oraj. Inter virinoj ankaŭ el Jamaiko Merlene Ottey kun 14 medaloj.
En 2019 la konkurso okazis en Dohao (Kataro). Karsten Warholm (Norvegio) gajnis la oran medalon je la 400-metra barierokurado kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La oran medalon en virina longosalto akiris la germanino Malaika Mihambo.
La sekva estis origine planita por aŭgusto 6-15, 2021; la 8-an de aprilo 2020, Monda Atletika Asocio sciigis ke la evento estos prokrastita je unu jaro pro la KOVIM-19 pandemio kaj la rezulta prokrasto de la somera olimpiko 2020. En 2022 la konkurso okazis en Eugene (Oregono), kaj en 2023 en Budapeŝto.
Listo
redaktijaro | urbo | lando | dato | stadiono | atletoj | nacioj |
---|---|---|---|---|---|---|
1983 | Helsinko | Finnlando | 7-a ĝis 14-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono de Helsinko | 1355 | 153 |
1987 | Romo | Italio | 28-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembro | Olimpika Stadiono de Romo | 1451 | 159 |
1991 | Tokio | Japanio | 23-a de aŭgusto ĝis 1-a de septembro | Nacia Stadiono de Tokio (1958) | 1517 | 167 |
1993 | Stutgarto | Anglio | la 13-an ĝis la 21-a de aŭgusto | stadiono Gottlieb Daimler | 1689 | 187 |
1995 | Gotenburgo | Svedio | 5-a ĝis 13-a de aŭgusto | stadiono Ullevi | 1804 | 191 |
1997 | Ateno | Grekio | 1-a ĝis 10-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono | 1882 | 198 |
1999 | Sevilo | Hispanio | 20-a ĝis 29-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono (Estadio de La Cartuja) | 1821 | 201 |
2001 | Edmontono | Kanado | 3-a ĝis 12-a de aŭgusto | Commonwealth Stadium | 1677 | 189 |
2003 | Parizo/Saint-Denis | Francio | 23-a ĝis 31-a de aŭgusto | Stade de France | 1679 | 198 |
2005 | Helsinko | Finnlando | 6-a ĝis 14-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono de Helsinko | 1688 | 191 |
2007 | Osaka | Japanio | 25-a de aŭgusto ĝis 2-a de septembro | 長居陸上競技場 (atletika stadiono Nagai) | 1800 | 197 |
2009 | Berlino | Anglio | 15-a ĝis 23-a de aŭgusto | Olimpika stadiono de Berlino | 2101 | 202 |
2011 | Teguo | Sud-Koreio | 27-a de aŭgusto ĝis 4-a de septembro | 대구 스타디움 (stadiono de Teguo) | 1945 | 198 |
2013 | Moskvo | Rusio | 10-a ĝis 18-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono Лужники (Luĵniki) | 1974 | 206 |
2015 | Pekino | Ĉinio | 22-a ĝis 30-a de aŭgusto | Nacia stadiono de Pekino | 1935 | 207 |
2017 | Londono | Britio | 5-a ĝis 13-a de aŭgusto | Olimpika Stadiono de Londono | 1 1857 | 199 |
2019 | Doho | Kataro | 27-a de septembro ĝis 6-a de oktobro | stadiono Ĥalifa internacia | 1775 | 206 |
2022[1] | Eugeno | Usono | 15-a ĝis 24-a de julio | Hayward Field | 1705 | 180 |
2023 | Budapeŝto | Hungario | 19-a ĝis 27-a de aŭgusto | Nemzeti Atlétikai Központ | 1187 | 202 |
2025 | Tokio | Japanio | 13-a ĝis 21-a de septembro | Olimpika Stadiono | ||
2027 | Pekino | Ĉinio | probable la Nacia stadiono de Pekino |
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ vidu la klarigan noton tekste