Malaika Mihambo

germana atleto

Malaika MIHAMBO (naskiĝis la 3-an de februaro 1994 en Hajdelbergo, do nun 30-jaraĝa) estas germana atleto. Aldone al sia ĉefa disciplina longosalto, en kiu ŝi fariĝis mondĉampiono en 2019 kaj olimpika ĉampiono en 2021, ŝi ankaŭ konkuras en mallongdistanca kuro (sprinto).

Malaika Mihambo
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1994 (1994-02-03) (30-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Internacia Mezlernejo Hajdelbergo • universitato de MannheimDistanca Universitato Hagen
Okupo
Okupo atleto • sportisto
TTT
Retejo https://www.malaika-mihambo.com/
vdr

Vivo redakti

La patro de Mihambo venas de la insulo Zanzibaro apartenanta al Tanzanio, ŝia patrino el Germanio. Ŝia antaŭnomo Malaika signifas "anĝelo" en la svahila. Malaika Mihambo estis lernanto en la Internacia Mezlernejo Hajdelbergo kaj finis siajn lernejajn jarojn per la ekzameno abituro en 2012. En la aŭtuna semestro 2012/13, ŝi komencis studi politikajn sciencojn ĉe la Universitato de Mannheim, kiun ŝi sukcese finis en 2016. Mihambo studas ekologiajn sciencojn en la Distanca Universitato en Hagen ekde aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj redakti