Atletika Monda Ĉampioneco

La Atletika Monda Ĉampioneco, aŭ en la angla IAAF World Championships, ofte referencata kiel World Championships in Athletics (Monda Ĉampioneco de A setletiko) estas evento de atletiko, kiun organizas Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) ekde 1983. Komence ĝi ludiĝis ĉiun kvaran jaron, sed pro granda amaskomunikila kovrado kaj estante malpli multekosta ol konkursoj, ekde la tria eldono en 1991, ĝi ludiĝas ĉiun duan jaron. La aktuala 17-a evento okazas en 2019 en Dohao, Kataro.

Atletika Monda Ĉampioneco
perioda evento • athletics meeting • monda ĉampionkonkurso
Branĉoj • 1976 World Championships in Athletics
• 1980 World Championships in Athletics
• 1983 World Championships in Athletics
• 1987 World Championships in Athletics
• 1991 World Championships in Athletics
• 1993 World Championships in Athletics
• 1995 World Championships in Athletics
• 1997 World Championships in Athletics
• 1999 World Championships in Athletics
• 2001 World Championships in Athletics
• 2003 World Championships in Athletics
• 2005 World Championships in Athletics
• 2007 World Championships in Athletics
• 2009 World Championships in Athletics
• 2011 World Championships in Athletics
• 2013 World Championships in Athletics
• 2015 World Championships in Athletics
• 2017 World Championships in Athletics
• 2019 World Athletics Championships
• 2022 World Athletics Championships
• 2023 World Athletics Championships
• 2025 World Athletics Championships vd
Fondita en 1983
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Ĝis 2015 venkinto estis Usono kun totalo de 323 medaloj, due Rusio kun 170, kaj trie Kenjo kun 128. Plej multmedala venkinto estis Usain Bolt el Jamaiko kun 13 medaloj, el kiuj 11 oraj. Inter virinoj ankaŭ el Jamaiko Merlene Ottey kun 14 medaloj.

En 2019 la konkurso okazis en Dohao (Kataro). Karsten Warholm (Norvegio) gajnis la oran medalon je la 400-metra barierokurado kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La oran medalon en virina longosalto akiris la germanino Malaika Mihambo.

La sekva estis origine planita por aŭgusto 6-15, 2021; la 8-an de aprilo 2020, Monda Atletika Asocio sciigis ke la evento estos prokrastita je unu jaro pro la KOVIM-19 pandemio kaj la rezulta prokrasto de la somera olimpiko 2020. En 2022 la konkurso okazis en Eugene (Oregono).

Eksteraj ligiloj redakti