Olimpika Stadiono de Ateno
La Olimpika Stadiono (greke Ολυμπιακό Στάδιο), estas stadiono kiu estas parto de la Olimpika Sporta Komplekso de Ateno. Ĝi situas en la areo Marusi de la greka ĉefurbo kaj estas la plej granda stadiono de Grekio; ĝi gastigis la atletikajn konkursojn kaj la futbalan finalon de la Somera Olimpiko 2004, samkiel la oficialajn malferman kaj malferman ceremoniojn de la olimpikoj.
Olimpika Stadiono | ||
---|---|---|
Ολυμπιακό Στάδιο | ||
Olimpika stadiono | ||
Situo | ||
Loko | Ateno Grekio | |
Geografia situo | 38° 2′ 10″ N, 23° 47′ 16″ O (mapo)38.03608333333323.787638888889Koordinatoj: 38° 2′ 10″ N, 23° 47′ 16″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Konstruadita | 1979 | |
Malfermita | 1982 | |
Posedanto | Greka registaro | |
Operacianto | OAKA | |
Surfaco | herbo | |
Kosto | € 265 miliono | |
Arkitekto | Santiago Calatrava | |
Kapacito | 71.030 | |
Dimensioj | 105 x 68 m | |
Luantoj | ||
Panathinaikos AEK Athens Grekio (futbalo) Somera Olimpiko 2004 | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La stadiono konceptiĝis dum la jaro 1979 kaj konstruiĝis origine inter la jaroj 1980 kaj 1982, sed amplekse renoviĝis dum 2004 je kosto de 260 milionoj da eŭroj. La rekorda nombro de spektantoj en la stadiono estas 74.473, sed dum la Somera Olimpiko 2004 ĝi estis planata por maksimume 72.000 dum la olimpikoj.
La 23-an de majo 2007 la stadiono gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA inter la teamoj AC Milano kaj Liverpool FC, kiun la teamo de AC Milano gajnis je 2 goloj kontraŭ 1. La stadiono antaŭe interalie jam gastigis la finalon de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA dum 1994.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficialaj paĝoj Arkivigite je 2008-05-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Multaj fotoj kaj detala historio