Sporta rivaleco estas specifa formo de rivaleco: Temas pri konkura rilato inter la du rivalantaj sportistoj aŭ sportaj teamoj respektive kluboj, pli forta ol "kutima" konkuro: Foje la rivaloj estas la du plej bonaj teamoj en ligo de sportaj teamoj, kaj aparte forte batalas pri la pinta pozicio, aŭ la rivaloj estas reprezentantaj individuoj aŭ kluboj de du tradicie konkuraj urboj (ekzemple Oksfordo kaj Kembriĝo en Britio). La premo pri pli intensa konkureco estas sentata fare de la sportistoj, trejnistoj kaj la klubaj administrantoj, sed probable plej forte estas celebrata fare de la teamaj subtenantoj en la spektantaro. La intenseco de sporta rivaleco varias inter amikema konkuremo unuflanke ĝis serioza perforto inter teamaj subtenantoj antaŭ, dum aŭ post konkuraj matĉoj de la rivalaj teamoj aliflanke.

La administrantoj de sportaj kluboj kutime subtenas sportan rivalecon inter la subtenantoj de sia klubo, ĉar tio gvidas al pli da emocia ligiĝo al "sia" sporta klubo kaj rezulte al pli multaj vendataj enirbiletoj dum teamaj matĉoj. Tamen tia ne-racia rivaleco de la subtenantoj de sportaj teamoj povas rezultiĝi en strataj pugnobataloj kaj al alispece publike detrua konduto de huliganoj. Ofte la temo de rivaleco inter du specifaj sportaj kluboj estas bazita sur origine politika, kultura aŭ religia malsameco aŭ konkureco, kaj nemalofte la sportaj, politikaj, kulturaj kaj/aŭ religiaj dimensioj de la konflikto intermiksiĝas nedisigeble.

La fontoj de aparta rivaleco inter du sportaj kluboj kompreneble estas tre malsamaj. Ofte "duoblaj urboj", do du tre proksimaj kaj preskaŭ kunkreskiĝintaj urboj, havas rivalan rilaton, kiu cetere krom en sporto foje esprimiĝas pli ŝerce ol serioze: Ekzemple en Germanio la urbaj rivalecoj inter la relative proksimaj urbegoj Duseldorfo kaj Kolonjo aŭ la duoblaj urboj Majenco kaj Wiesbaden temiĝas aparte dum la semajnoj de karnavalo ĉiujare dum januaro kaj februaro. Pri la kazoj, ke la rivaloj estas la du plej bonaj teamoj en ligo de sportaj teamoj, kaj aparte forte batalas pri la pinta pozicio, jam temis komece de la artikolo, aŭ la rivaloj estas reprezentantaj individuoj aŭ kluboj de du tradicie konkuraj urboj (ekzemple Oksfordo kaj Kembriĝo en Britio) - respektive de ties lernejojuniversitatoj. Religiaj diferencoj ekzemple esprimiĝas en la matĉoj inter la du futbalaj kluboj Celtic kaj Rangers de la skotlanda urbo Glasgovo: la unua havas multajn katolikajn subtenantojn, parte posteuloj de irlandaj elmigrintoj, kritikaj pri anglaj protestantoj kaj pri la koncepto de britia unia ŝtato, dum la dua ĝuste havas multajn subtenantojn protestantajn kaj britismajn. Ekzemplo de baze politikaj kaj kultura rivaleco estas tiu inter la futbalaj kluboj Real Madrid kaj FC Barcelona: Unuarigarde la du simple estas la plej sukcesaj kluboj de la hispana ligo pri futbalo, kaj la rivaleco klarigebla pro tio, sed fakte por multaj futbalemuloj sur la iberia duoninsulo la klubo barcelona aparte dum la diktatora epoko de Frankismo (1939-1975) reprezentis la movadon por sendependa Katalunio kaj kultura samrajteco de la kataluna lingvo en Eŭropo ... dum la politika movado estis malpermesebla de la hispana reĝimo, la futbala klubo restis permesata kaj svingado de kluba flago dum matĉo ne estis punebla kiel krima sendependismo.

Pli malseriozaj rivalecoj estas kutimaj inter universitataj atletikaj programoj en Usono - tiaj teamaj fortokomparoj ofte inkluzivas provoketojn kiel la ŝtelon de la alitema maskoto aŭ pentradon de la propraj lernejaj koloroj ie sur muro de la lerneja tereno de la kontraŭa teamo. En iuj kuntekstoj la matĉoj inter rivalantaj teamoj estas konsiderataj aparte gravaj, kaj la gajnanta teamo de tiaj matĉoj ricevas apartan trofeon aŭ alispecan premion.

Ekzemploj por aparte famaj sportaj rivalecoj redakti

ekde antaŭ la jaro 1820

ekde antaŭ la jaro 1880

Eksteraj ligiloj redakti