Korpokulturado estas individua sporto, kies celo estas atingi postulatan aspekton de la korpo. Oni taksas ekz. grandecon kaj trajtecon de la muskolaro, muskolmaterion, egalecon ktp. Preparo okazas en gimnastikejoj aŭ hejme kaj estas fundamentita en intensa 'neareobia' fizika ekzerco kiu ĝenerale konsistas en trejnado per levigo de pezaĵoj. Same grava estas nutrado celita al sufiĉa alŝovo de bezonataj vivbezonaĵoj. Sed kelkaj korp-kulturistoj rapidigas kreskon de muskolmaterio helpe de malpermesitaj materioj, kiel estas ekz. steroidoj. Lasta faktoro grava por perfekta aspekto estas sufiĉo de ripozo post penega trejnado.

Korpokulturado
speco de sporto • sporta fako
forteca sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Lukáš Osladil.

Historie, ni povas trovi tiun sporton en la klasika Grekujo kie la homa korpo akiris kulturan gravecon. Nuntempe, kun la ĝenerala riĉigo de la okcidenta socio, multegaj homoj praktikas tiujn ekzercojn en pli- malpli alta grado.

Trejnado redakti

Por iliaj praktikantoj, la korpokulturado estas vivstilo bazita sur fizika ekzerco kaj taŭga manĝado, kiu povas esti bona se bone praktikata. Tamen, ĉi tiu sporto praktikata ĝis la ekstremo povas kaŭzi problemojn maloftajn kiel 'vigoreksio'.

La korpokulturado estas procezo de disvolvigo de la muskola fibro per kombino de levigo de pezo, abundaj kalorioj kaj sufiĉa ripozo.

Por atingi eksterordinaran muskolan disvolvon, la "kulturistoj" koncentriĝas je tri punktoj::

  • Levigo de pezo : La trejnado produktas etajn lezojn en la muskoloj. La riparado de tiuj lezetoj estas parto de la normala muskola kreskado. La korpokulturisto uzas rutinojn de trejnado konsistantaj el serioj kaj ripetoj.
  • Altkvalita dieto enhavanta kromajn proteinojn: Kreskado kaj riparo ne povas okazi sen taŭga nutrado. Krome,la karbonhidratoj tre gravas pro tio, ke necesas granda kvanto da energio dum la trejnado. La rekomenditaj elcentoj estas:
  • Sufiĉa ripozado por ebligi la kreskadon. Sen taŭga ripozado kaj sonĝo, la korpo ne havas oportunan momenton por rekonstrui kaj ripari la fibrojn. necesas minimume ok horoj por ke la "kulturisto" povu havi alian trejnadon.

Konkursoj redakti

La korpokulturisto pozas antaŭ juĝistaro kiu donas poentojn. Du gravaj titoloj estas Mister Universo aŭ Mister Olimpio.

Virina korpokulturismo redakti

Kvankam en siaj originoj ĝi estis nur porvira sporto, ekde la 80-aj jaroj komenciĝas konkursoj por virinoj.

En kelkaj landoj estas ioma socia malakcepto al la kulturistinoj, pro supozata malvirineco de la sporto. Tiu fakto, evoluigis la korpokulturismon al novaj formoj kie gravas pli la estetiko. Tiuj variaĵoj nomiĝas en la angla "Bodyfitness" en kies konkursoj, la konkurantinoj ankaŭ dancas.

Dopado redakti

Kvankam neniu asocio instigas ĝian uzon kaj la vendo estas forte regulita, kelkaj kulturistoj uzas drogojn (ekzempe steroidojn) por plibonigi sian muskolan mason st, difinitecon kaj rendimenton.

La (tro)uzado de tiuj substancoj en sanaj individuoj kaŭzas kromajn efikojn kiuj povas esti gravaj je multaj niveloj.

Famaj kulturistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti