Mickey Hargitay
Mickey HARGITAY (naskiĝis kiel HARGITAY Miklós ( 6-a de januaro, 1926, Budapeŝto, Hungario - mortis 14-an de septembro, 2006) estis hungardevena korpokulturisto, atingante sukcesojn en la 1950-aj, 60-aj jaroj.
Mickey Hargitay | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1926 en Budapeŝto | |
Morto | 14-an de septembro 2006 (80-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Multipla mjelomo vd | |
Lingvoj | hungara • angla vd | |
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Jayne Mansfield (1958–1964) vd | |
Infanoj | Mariska Hargitay (en) , Zoltan Hargitay (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro televida aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis originale ĉarpentisto, kiu fuĝis el Hungario en 1947 por neplenumi militservon. Li setlis en usona urbeto Cleveland, kie estis siatempe la plej granda hungara komunumo en Usono. Tie li laboris kiel akvomuntisto, sed pli poste ekprovis la korpokulturadon post modelo de Steve Reeves, en rolo de Herkules.
Li gajnis la titolon Mr. Universe (Sinjoro Universo) en 1955 kaj samjare ankaŭ la titolojn Mr. America kaj Mr. Olimpia.
La titolo kiel Mr. Universe malfermis pordojn al ŝobizniso. Li iĝis komence membro de "muskolhomo"-ŝoo de Mae West, tiel li renkontiĝis kun mirakla-brusta Jayne Mansfield, kiu estis siatempe konkuranto de Marilyn Monroe. Ili geedziĝis en 1958, kaj de ili naskiĝis tri infanoj. Ilia domo de Beverly Hills iĝis fama pro ties "rozkolora palaco" (planita de Hargitay) kaj kun la korforma naĝbaseno. Ili divorcis en 1964.
Li rolis en duarangaj hororofilmoj kiel Buĉmurdo en la deka strato (1957) kaj en la Ruĝa ekzekutisto (1965) kaj en spagetvesternoj kaj en erotikaj filmoj.
Lin surscenigis en 1982 Arnold Schwarzenegger en filmo pri Jayne (The Jayne Mansfield Story).
Mickey aperis en filmaj epizodoj de sia filino Mariska (Mariŝka) (Law & Order: Special Victims Unit).