Sablotabulado estas distra aktiveco, derivita de neĝtabulado, kiu okazas sur duno, kontraŭe al neĝkovrita montoholmo. Eblas fiksi la du piedojn al la tabulo, sed oni ankaŭ povas nefiksita stari sur la tabulo. Tiu lasta metodo estas pli danĝera ol la unua.

Sablotabulanto sur la Fortalezaj dunoj.
Sablotabulantino en Dubajo

Tiu sporto estas malpli populara ol neĝtabulado, ĉar praktike ne eblas konstrui skilifton sur sabloduno, do la tabulantoj devas ĉiufoje piediri supren, aŭ per veturilo suprenveturi. Aliflanke eblas sablotabuladi en ĉiu sezono, kontraŭe al neĝtabuladi, kio farendas en la vintro.

Peruo estas konata pro ĝiaj grandaj sablodunoj en la provinco Iko (Ica). Kelkaj montoj estas pli altaj ol 2 km. Bona ekzemplo de tia duno estas apud la oaza vilaĝeto Huacachina. En Florenco estas profesia centro por sablotabulado.

Eksteraj ligiloj redakti