La 117-a sesio de la Internacia Olimpika Komitato okazis en Singapuro ekde la 2-a ĝis la 9-a de julio 2005. La kunveniĝo precipe gravis pro tio, ke la komitato plenumis du gravajn balotojn. La unua baloto elektis Londonon kiel la oficialan olimpikan urbon por la Somera Olimpiko 2012. La dua baloto reviziis la 28 sportfakojn reprezentitajn en la Someraj Olimpikoj.

Afiŝo pri la 117-a IOK-sesio.

La 114-a sesio de la IOK, en 2002, estis limiginta la somerolimpikan programon al maksimumo de 28 sportoj, 301 eventoj, kaj 10 500 atletoj.[1] Tri jarojn poste, en la 117-a IOK-sesio, oni faris la unuan plej gravan programrevizion, kiu rezultis en la ekskludo de basbalo kaj de softbalo el la oficiala programo de la Londonaj Ludoj de 2012. Ekde tiam ne estis interkonsento por la promocio de aliaj du sportoj: la programo de 2012 aperigis ĝuste 26 sportojn.[1] La ludoj de 2016 kaj 2020 revenis al maksimumo de 28 sportoj kun aldono de rugbeo kaj golfo.[2]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Factsheet: The sports on the Olympic programme" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) en 25a de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  2. "Golf, rugby added for 2016 and 2020". ESPN. Associated Press. 9a de Oktobro 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.

Vidu ankaŭ redakti