Maljuniĝado

Maljuniĝ(ad)o estas la aro de modifoj kaj morfologiaj kaj fiziologiaj kiuj aperas kiel konsekvenco de la agado de la tempopaso sur la vivaj estaĵoj, kio okazigas malpliigon de la kapablo adaptiĝi de ĉiuj el la organoj, aparatoj kaj sistemoj, same kiel de la kapablo reagi al kontraŭaj agentoj kiuj povas veni al la individuo.

PriskriboRedakti

La maljuniĝo de organismoj kaj partikulare de la homa specio, estis motivo de priokupiĝo ekde historiaj epokoj.[1]

La homa vivdaŭro rimarkinde plilongiĝis en la la lastaj jardekoj. La maljuniĝo de la loĝantaro povas esti konsiderata sukceso de la politikoj de sansistemoj kaj de la sociekonomia disvolvigo, sed temas ankaŭ pri grava defio por la socio, ĉar ĝi devas adaptiĝi al tiu nova realo. Pro maljuniĝo startas serio de procezoj de iompostioma deteriorado de kaj organos kaj ties funkcioj. Multaj malsanoj, kaj kelkaj tipoj de frenezo, artiklaj, koraj malsanoj kaj kelkaj tipoj de kancero estis asociaj al la procezo de maljuniĝo.[1]

 
Telomeroj (markitaj blanke sur la foto) en la homaj kromosomoj.

Pro tio la esplorado je nivelo de ĉeloj pri tiu procezo ricevis specialan atenton. Unu el la gravaj trovoj tiukadre estas ke la "normalaj" ĉeloj estas programitaj por determinita nombro de subdividaj vicoj. Ĉiu kromosomo posedas en siaj pintoj serion de sekvencoj tre ripetemaj kaj nekodigantaj nome telomeroj. Pro la mekanismo de duobliĝo de la DNA de la ĉeloj, la telomeroj iom post iom mallongiĝas pro la sinsekvaj dividoj. Tio mildiĝas pro la ekzisto de enzimo nome telomerazo, kiu realigas la telomeran duobliĝon. Sed la aktiveco telomeraza funkcias en embriaj ĉeloj, sed malfunciiĝas en somataj ĉeloj, kio rezultas en iompostioma mallongiĝo de la kromosomaj telomeroj; kiam la grando de la telomeroj atingas precizan minimuman nivelon, okazas mekanismoj kiuj kondukas al morto de ĉeloj. Pro tio, la telomera mallongiĝo estis asociata kun la procezo de maljuniĝo de la ĉeloj. Tial, la longo de la telomeroj estus ia spece de genetika horloĝo kiu determinus la tempon de vivo de la ĉeloj.

Internacie, en 1984 oni akceptis konvencie, ke maljunulo estas persono pli aĝa ol 65 jarojn, kio koincidas tre ofte kun la emeritiĝo en multaj landoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Envejecimiento - Organización Mundial de la Salud Alirita la 12an de oktobro 2020.

Eksteraj ligilojRedakti