Foceo (antikve-greke Φώκαια, Phókaia, latine Phocaea; nuna nomo Foça) estis la plej norda el ioniaj urboj en Malgrand-Azio, ĝin fondis atenanoj kaj focidanoj.

Foceo
urboŝtatoarkeologia lokoheredaĵopoliso
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 38° 40′ N, 26° 45′ O (mapo)38.667526.758055555556 [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Foceo (Turkio)
Foceo (Turkio)
DEC
Foceo
Foceo
Situo de Foceo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Phocaea [+]
vdr

Ĉirkaŭ jaro 600 a.K. foceanoj koloniis okcidentan bordon de Mediteraneo kaj fondis gravajn faktoriojn, ekz. Masilio (aktuala Marsejlo), Alalio (en orienta parto de korsika insulo) kaj Emporio (ĉe Ĝirono), ili eksploris eĉ parton de atlantika marbordo.

En 546 a.K. la persa reĝo Ciro konkeris Foceon kaj multaj el ĝiaj loĝantoj elmigris okcidenten, kie ili daŭrigis komercadon kun okcident-mediteraneaj popoloj kiel tartezianoj ĝis la Batalo de Alalio en 535 a.K. kie la kolonio mare estis venkita de koalicio de etruskoj kaj kartaganoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti