Arumana lingvo

romanida lingvo

La arumana (aŭ macedonrumana)—propranome Limba Armãneascã; (armãneshce, armãneashti, rrămăneshti—lingvo estas balkan-latinida lingvo parolata en la sudo de la Balkana duoninsulo (Grekio, Albanio, Rumanio, Serbio, Bulgario, Makedonio). Ĝi tre parencas al la rumana lingvo kaj foje estas konsiderata dialekto de ĝi. Depende de la lando ĝi estas skribata aŭ per la latina alfabeto aŭ per la greka alfabeto. Intertempe fiksiĝis norma literumado per la latina alfabeto.

Arumana
Armãneashti
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Balkanlatinida lingvaro
Parolata en Grekio, Albanio, Rumanio, Serbio, Bulgario, Makedonio
Parolantoj 112 960
Denaskaj parolantoj 300 ĝis 700 mil
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Italika
Latinida
Balkanlatinida
Arumana
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en partoj de Makedonio
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 rup
  ISO 639-3 rup
  SIL RUP
  Glottolog arom1237
Angla nomo Aromanian
Franca nomo aroumain
Vikipedio
vdr

Alfabetoj redakti

Skribadaj vojoj
Literoj Aliaj skriboj de Vikipedio Pronunco laŭ esperanto internaciaj fonetikaj alfabetoj
A a a ɑ
à ã Ă, ăâ a~e ə
B b b b
C c ĉ, k ʧ (antaŭ i,e), k (alie)
D d d d
Dh dh (ne) ð
Dz dz Ḑ, ḑ dz dz
E e e e
F f f f
G g ĝ,g ʤ (antaŭ i,e), g (alie)
H h h h
I i i,j i, j
J j ĵ ʒ
K k k k
L l l l
Lj lj Ľ, ľ lj ʎ
M m m m
N n n n
Nj nj Ń, ń nj ɲ
O o o o
P p p p
Q q k k
R r r r
S s s s
Sh sh Ș, ș ŝ ʃ
T t t t
Th th (ne) θ
Ts ts Ț, ț c ts
U u u u
V v v v
W w ŭ w
X x ks ks
Y y j j (antaŭ i, e) γ (alie)
Z z z z

Eksteraj ligiloj redakti