Ŝo (litero)

litero de kelkaj arkaikaj grekaj alfabetoj
(Alidirektita el Ϸ)

Ŝo () estis litero aldonita al la greka alfabeto por skribi la baktran[1], kiu estis parolata en la historia regiono Baktrio. Ĝi verŝajne prezentis sonon similan al la Esperanta litero ŝ (IFA: /ʃ/). La nomo "ŝo" estas moderna; ĝia antikva baktra nomo kaj ĝia loko en la baktra alfabeta ordo estas nekonataj. Ĝi estas aspekte simila al la anglosaksa kaj islanda latin-alfabeta litero dorno (þ).

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1Referencoj
2Eksteraj ligiloj

Komputiko redakti

Ŝo estis aldonita al Unikodo en versio 4.0 (2003), en majuskla kaj minuskla signoj dizajnitaj por moderna tipografio.

Majuskla Ŝo estas kodata kiel U+03F7.
Minuskla ŝo estas kodata kiel U+03F8.

Referencoj redakti

  1. Everson, M. kaj Sims-Williams, N. (2002) “Propono aldoni du grekajn literojn por la baktra lingvo al Unikodo Arkivigite je 2017-08-08 per la retarkivo Wayback Machine”,ISO/IEC JTC1/SC2/WG2 N2411.

Eksteraj ligiloj redakti