Ekzolingvistiko

(Alidirektita el Eksolingvistiko)

Ekzolingvistiko estas la studo de lingvoj aŭ komuniksistemoj de inteligentaj manifestiĝoj de vivo aliloke en la kosmo. La vorto estas formita analogie al la pli frue uzata termino ekzobiologio, signifanta la studon de eksterteraj biologiaj organismoj.

Ĉar la universo aĝas 10-20 miliardojn da jaroj, kaj nia tero nur 4,5 miliardojn, civilizacioj sur aliaj planedoj povas esti pli aĝaj ol la nia, kaj ili eble jam inventis komuniksistemojn granddistancajn. La Internacia Astronomia Unio (IAU) havas sian SETI-programon (Serĉado de EksterTera Inteligento) kaj ĝi havas kiel celon la serĉadon kaj registradon de radiosignaloj venantaj de aliaj civilizacioj en la kosmo.[1]

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/10, paĝo 15: Kio estas la eksolingvistiko? verkita de Bernard Golden.

Vidu ankaŭ redakti