Tersimila planedo estas tipo de ekstersunsistema planedo kiu tre similas al la Tero laŭ maso, grando, konsisto, orbita distanco, discentreco, atmosfera konsisto, klimato kaj ŝajno. Tersimila planedo devas orbiti ĉirkaŭ sun-simila stelo ĉe la enloĝebla zono, kie likva akvo povas ĉeesti kaj eblas plurĉela vivo sur la surfaco, en la oceanoj aŭ en la aero. Je aprilo 2010, oni malkovris neniun el ĉi tiu tipo de planedo; tamen, planedo nur kelkoble pli masaj ol la Tero (nomataj super-Teroj) jam estis malkovritaj, kiel Gliese 581 d, COROT-7 b, kaj GJ 1214 b. Ĉi tiu tipo de planedoj estosserĉataj por la misio Kepler, kiu esploros la tranzitojn pli malgrandajn ol tri jaroj.

Tersimilaj planedoj aperas ofte en sciencfikcio, inkluzive en Star Wars, Star Trek, kaj Stargate.

Plej similaj terecaj planedoj ekster la Sunsistemo redakti

Eco Planedo Stelo Notoj
Plej simila planedo al 1 MTero Gliese 581 e Gliese 581 1.9 MTero (minimuma maso) / orbitas proksime de sia stelo kaj eble estas vulkana kiel Iono. (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. Alirita 2009-06-17.. 
PSR B1257+12 C PSR B1257+12 3,9 ± 0,2 MTero[1] ĉirkaŭ pulsaro.
Plej simila planedo al 1 RTero COROT-7 b COROT-7 1,7 RTero (COROT tranzito) / ebla Ĉitona planedo
Gliese 581 c Gliese 581 <2 RTero (taksita)[2]
Plej granda ebleco de ĉeesto de akvo Gliese 581 d Gliese 581 7 M Tero (minimuma maso) / en la ekstera parto de la enloĝebla zono de ruĝa nano.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Jean Schneider (2005-01-25) Notes for PSR 1257+12. Paris Observatory. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2009-07-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-07. Alirita 2010-07-01.
  2. Udry et al. (2007). “The HARPS search for southern extra-solar planets, XI. Super-Earths (5 and 8 M) in a 3-planet system”, Astronomy and Astrophysics 469 (3), p. L43–L47. doi:10.1051/0004-6361:20077612. 
  3. Lightest exoplanet yet discovered. ESO (ESO 15/09 - Science Release) (2009-04-21). Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2009-07-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-05. Alirita 2011-05-05.

Eksteraj ligiloj redakti

[rompita ligilo]