Intergalaksia planedo

Intergalaksia planedo estas planedo kiu situas ekster galaksio. Teorie, ĝi estus ankaŭ ekstergalaksia planedo (ekster la Lakta Vojo) kaj ekstersunsistema planedo (ekster la sunsistemo). Ĝi povas orbiti ĉirkaŭ intergalaksia stelo aŭ esti vagabonda planedo, kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo. Oni pensas ke tiaj planedoj estas multnombraj kaj devenas de forĵetoj dum interagado de galaksioj.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Planeta intergalático en la portugala Vikipedio.