Baza koloro[1] (aŭ primara koloro) estas koloro, kiun oni ne povas krei miksante aliajn kolorojn. Tradicie, bazaj koloroj de farboj estas ruĝo, bluo kaj flavo. Tamen, farbaro de maĝento, cejano, kaj flavo faras pli bonan koloraron por la homa okulo, kiel estos priskribite sube. Lume, la bazaj koloroj estas ruĝo, verdo kaj bluo.

Bazaj koloroj estas bazataj sur tio, kiel homoj vidas la spektron. La homa retino havas sensoĉelojn por ruĝa, blua kaj verda lumoj. Tiel, kiam ĉi-tiuj koloroj de lumo estas miksataj, oni vidas blankan lumon. Hundoj vidas kun nur du miksataj koloroj, kaj birdoj havas kvar aŭ pli da malsamaj kolorsensiloj, kaj povas vidi en la ultraviola spektro.

Farboj estas subtraha sens-impresilo. Flava farbo sorbas bluan lumon, sed reflektas ruĝan kaj verdan lumon. La homa okulo vidas flavan koloron, kiu estas ruĝa kaj verda. Cejana farbo (kiu estas formo de blua-verda) sorbas ruĝan lumon, sed reflektas bluan kaj verdan lumon. Tiel, se oni miksas cejanan kaj flavan farbojn sur papero, nur verda lumo povas reflektiĝi al la okulo. Aliaj koloroj estas sorbitaj.

Subtraha miksado de koloroj
Adicia miksado de koloroj

Vidu ankaŭ redakti

Referenco redakti

  1. Traduko de la germana Grundfarbe laŭ la vortaro "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", el 2007, paĝo 578