Skarlato

ruĝa koloro
(Alidirektita el Skarlata)

Skarlato (el la persa {سقرلات} saqerlât aŭ alia fonto el la hispanaraba iškarláṭ[a], kaj tiu de la bizanca greka σιγιλλᾶτος, ‘tolaĵo el lano aŭ lino ornamata per markoj kun formo de ringoj aŭ cirkloj’, kaj tiu de la latina [textum] sigillatum, ‘[tolaĵo] stampita aŭ markita’.[1]) estas brila ruĝa koloro kun nuanco, kiu estas iom simila al oranĝkoloro kaj estas pli ruĝa ol vermiljono. Ĝi estas pura kromo en la kolor-rado je unu kvarono de la vojo inter ruĝo kaj oranĝkoloro.[2] Ĝi povas esti simbolo de la koloro de la sango de vivanta persono, kiel karmezino, kvankam la fakta koloro de sango (el hemoglobino) estas pli proksima al karmezino ol al skarlato.

Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (255, 36, 0)
HTML: #FF2400
CMYK: (0, 86, 100, 0)
HSV: (8°, 100%, 100%)
vdr

Notoj redakti

  1. DRAE, escarlata, escarlata, e, Diccionario de la Real Ecademia Española, Konsultita la 4an de majo de 2012.
  2. Maerz kaj Paul A Dictionary of Color New York:1930--McGraw Hill Color Sample of Scarlet: Paĝo 25 Plato 1 Kolorekzemplo L12 (Scarlet is shown as being one of the colors on the right and bottom of the plate representing the most highly saturated colors between red and orange at a position one-fourth of the way between red and orange.)