La Safrana Revolucio estis sinsekvo de ekonomiaj kaj politikaj protestadoj kaj surstratiĝoj kiuj okazis dum aŭgusto, septembro kaj oktobro 2007 en Birmo. La protestadoj estis kaŭzitaj de la decido de la nacia militista registaro forigi la subvenciojn de la vendoprezoj de benzino. La nacia registaro estas la nura provizanto de karburaĵoj, kaj la forigo de la preza subvencio tuje kaŭzis la pliigon de la prezo de dizelo kaj benzino je proksimume 66–100% kaj la pliigon de la prezo de la kunpremita natura gaso por aŭtobusoj je 500% dum malpli ol semajno.[1][2]

Safrana Revolucio
protesto
Komenco 15-a de aŭgusto 2007 vd
Lando(j) Birmo vd
vdr

La pluraj protestoj estis gviditaj de studentoj, politikaj aktivuloj, inkluzivante virinojn kaj budhismajn monaĥojn kaj prenis la formon de kampanjo de paca rezistado, foje ankaŭ nomita civitana rezistado.[3]

Responde al la protestoj, dekoj da protestantoj estis arestitaj aŭ enprizonigitaj. Komencantaj en septembro 2007 la protestoj estis gviditaj de miloj da budhismaj monaĥoj kaj oni permesis la protestojn ĝis denova registara subpremo dum la fino de septembro 2007.[4] Kelkaj novaĵaj raportaĵoj aludis la protestojn kiel la Safranan Revolucion aŭ ရွှေဝါရောင်တော်လှန်ရေး ([sw̥èi wà jàʊɴ tɔ̀ l̥àɴ jéi]).[5][6]

Referencoj redakti

  1. https://web.archive.org/web/20090217100821/http://www.amnestyusa.org/all-countries/myanmar-burma/page.do?id=1011205
  2. http://news.bbc.co.uk/2/hi/asia-pacific/6947251.stm
  3. Christina Fink, "The Moment of the Monks: Burma, 2007", in Adam Roberts and Timothy Garton Ash (eds.), Civil Resistance and Power Politics: The Experience of Non-violent Action from Gandhi to the Present, Oxford University Press, 2009. (ISBN 978-0-19-955201-6), paĝoj. 354–370. [1]
  4. UN envoy warns of Myanmar crisis
  5. https://www.thetimes.co.uk/
  6. https://www.novinite.com/view_news.php?id=85644