Civitana rezistado
La Civitana Rezistado estas popolaj movado aŭ protestoj, faro de malobeo kontraŭ ŝtato,[1] registaro, aŭ politika reĝimo. Ĝia celo estas protesti kaj haltigi ŝtatan violenton aŭ specifan agadon.
Kialoj de civitana rezistado estas maljustaj aktivecoj de ŝtato por civitanoj. Diktatoreco (Militreĝimo, Junto, Unupartiismo), Okupado, Ekonomia malegaleco kaj Malriĉeco, speciale ŝtata violento kontraŭ civitanoj (Diskriminacio) estas ĉefaj kialoj de civitana rezistado.
Historio
redaktiCivitana rezistado kreskis dum la popolaj movadoj de 20-a jarcento. En multaj landoj movado de civitana rezistado okaziĝis kaj kreskis dum la disvolviĝo de Demokratio. Speciale, principo de neviolenta rezistado de Mahatma Gandhi, Satyagraha influis al aliaj neviolentaj rezistadoj. Multaj movadoj de civitana rezistado protestis kontraŭ ŝtato sen violento. Ĉefaj celoj de tiuj eventoj estas: 1) rezisti kontraŭ ŝtata violento kaj maljusto, 2) Establi novan registaron kaj Krei novan politikon, kion popolo deziras.
En Tria mondo, Civitana rezistado signife kontribuis al fino de diktaduroj kaj militreĝimoj, ekzemple en Ĉilio, Centra kaj Sudameriko, Tajlando kaj Sudkoreio.[2]
Afriko
redakti- 1983-1994: Kampanjoj kontraŭ Apartismo (Sudafriko)
Ameriko
redakti- 1954-1968: Afrikusona Civilrajta Movado (Usono)
- 1964-1973: Kontraŭmilitaj protestoj de Usonaj civitanoj en Vjetnama milito (Usono)
- 1968: Meksikaj popolaj protestoj de 1968 (Meksiko)
- 2015- : Protestoj kontraŭ Trump-administrado (Usono)
Asio
redakti- 1917-1947: Hindisendependenca movado de Gandhi (Hindio)
- 1960: Revolucio de Aprilo (Sudkoreio)
- 1986: Revolucio de Popola Povo (Filipinoj)
- 1987: Protestoj de Juno (Sudkoreio)
- 1989: Protestoj sur placo Tian An Men (PR Ĉinio)
- 2003: Revolucio de la rozoj (Kartvelio)
- 2005: Tulipa revolucio (Kirgizio)
- 2009: Protestoj en Irano (Irano)
- 2010-2012: Araba printempo (Araba mondo)
- 2014: Protestoj en Honkongo 2014 (Honkongo, Ĉinio)
- 2016: Popolaj protestoj dum la ŝtatrenverso en Turkio (Turkio)
Eŭropo
redakti- 1953: Popolribelo de 1953 (Orienta Germanio)
- 1956: Hungara revolucio (Hungario)
- 1957: Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk (Sovetunio)
- 1968: Praga printempo (Ĉeĥoslovakio)
- 1980: Strikoj de Lublin (Pollando)
- 1987-1990: Kantanta Revolucio (Sovetunio)
- 1989: Revolucioj de 1989 (Orienteŭropo)
- 1991: Popolaj protestoj dum la puĉo en Sovetunio (Sovetunio)
- 2000: Buldoza revolucio (FR Jugoslavio)
- 2004: Oranĝa Revolucio (Ukrainio)
- 2011-2013: Politikaj protestoj en Rusio en 2011-2013 (Rusio)
- 2014: Eŭromajdano (Ukrainio)
Referencoj
redakti- ↑ Civitana Rezistado (en) Michael Randle, 1993.
- ↑ Civitana Rezistado (en) Michael Randle, 1993, xiv.