Protestoj en Honkongo 2014

La protestoj en Hongkongo (en ĉina lingvo: 2014年9月至10月香港示威, 2014 Nián 9 yuè zhì 10 yuè xiānggǎng shìwēi), ankaŭ nomataj de la okcidenta amaskomunikilaro Revolucio de la Ombreloj (遮打革命, Zhē dǎ gémìng) aŭ eĉ Azia Printempo, komenciĝis la 22-an de septembro 2014, per mobilizado organizita de la movado Occupy Central with Love and Peace kaj la studenta konsilio Scholarism, kiu okupis la plej gravajn stratojn de Hongkongo, speciala administra regiono de la Ĉina Popola Respubliko, por postuli la retiriĝon de la balot-reformo de la Nacia Kongreso de la Popolo kiu permesas voĉdoni nur inter du aŭ tri kandidatoj selektitaj de komitato konsistanta el 1200 personoj, plejmulte proksimaj al la politika linio de la ĉina registaro.

Protestoj en Honkongo 2014
manifestacio • studenta protesto
Komenco 26-a de septembro 2014 vd
Fino 15-a de decembro 2014 vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
Situo Honkongo
vdr
Policano uzanta larmigan gason kontraŭ la manifestaciantoj, la 28an de septembro.
Paroloj de manifestaciantoj subtene al la kampanjo

La ĉina registaro alfrontas la plej grandajn ribelojn ekde la protestoj sur placo Tian An Men en 1989. La bildoj pri la protestoj en Hongkongo trairis la tutan mondon kaj dubigis la stabilecon de tiu ĉi grava financa merkato.

Vidu ankaŭ redakti

Joshua Wong

Protestoj sur placo Tian An Men

Koloraj revolucioj

Eksteraj ligiloj redakti

Protestoj en Hongkongo de 2014 (Midwest Diplomatio) Arkivigite je 2014-10-14 per la retarkivo Wayback Machine

Stanislavo Belov (2015-07-14) Honkongo — urbo de festantoj kaj manifestantoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo pri vojaĝo en 2014)

Referencoj redakti