Gotika pentrarto

La gotika pentrarto evoluis ekde la 12-a ĝis en la 16-a jarcento. En sia frua kaj meza fazo ĝi estis signifopentrado, kiu starigis plejofte ne nur naturan prezentadon de personoj aŭ spacan perspektivon, sed la aranĝon, proporciigon kaj kolorigon laŭ religia senca enhavo („signifoperspektivo“[1]). Je la elekto de motivoj klare superregis la religia (faldbildo-altaroj, meditobildoj ktp.), aperis tamen nepre ankaŭ profanaj motivoj kiel la kortega vivo, ĉasado kaj festoj.

La Epifanio-Altaro de Rogier van der Weyden, proks. 1455, Alte Pinakothek, Munkeno (origine de Preĝejo Sankta Kolumba en Kolonjo)

Diversaj teĥnikoj kaj regionoj redakti

 
Fresko Maesta de Cimabue, proks 1280, Sankta Francisko, Assisi
 
Unua faco de la Altaro de Issenheim, Matthias Grünewald, 1506–1515, Kolmaro
 
Januaro, horlibro Très Riches Heures, Fratoj Limburgo, 1412–1416, Chantilly
 
Naskiĝo de Johano la Baptisto, Très Belles Heures de Notre-Dame, Majstro G de la Milana Preĝaro (eble Jan van Eyck), 1422, Milano

Favorite per la ekesto de grandaj fenestrofacoj komence de la gotiko norde de la Alpoj la vitropentrado travivis florepokon, flankenŝovante la freskon.

Tiu ĉi tamen tenis en Italujo apartan gravecon, ĉar tie la arĥitekturo kreis grandajn vandofacojn. La pinton de la freskarto en la gotiko certe prezentis Giotto di Bondone per sia antaŭe neniam ekzista naturismo. Li vivigis sian spacon per profundo kaj detale pentris la individuan gestaron kaj mienaron de ĉiuj el siaj figuroj.

Krom la vitropentrado en Francujo ekfloris ekde la mezo de la 13-a jarcento ankaŭ la libroilustrado, kiu pli kaj pli ne nur plibeligis liturgiajn verkojn, sed ankaŭ horlibrojn kaj profanajn manskribaĵon. La pinton de ĉi tiu evoluo prezentis la Fratoj Limburgo per sia majstraĵo La tre riĉaj horoj de la duko de Berry (1413–1416). Longan tempon la libroilustrado restis la superrega formo de pentrado, ekzemple en Francujo ĝis komence de la 15-a jarcento, kaj tiel influegis ankaŭ la evoluon de la tabulpentrado. Alia grava pentristo estis Jean Fouquet.

Ankaŭ jen Italujo tenis apartan rolon, ĉar tie la tabulpentrado jam je la komenco de la gotiko entenis antaŭrangon. Cimabue estis la unua, kiu surpaŝis la vojon de naturismo. Liaj verkoj ja restis tre bizancaj, sed ili jam malkovris la spacan profundecon. Post li sekvis Duccio, kies pentrarto per fluaj, malrigide ondumaj roboj kaj la jam pliprofundigita fono montris la novan stilon sen solvi sin disde la malnova.

Tio ĉi sukcesis al Giotto di Bondone. Li klopodis kunigi ĉiujn elementojn de bildo al konvena unueco, kio estis esenca progreso por la pentrarto. Li estis tiel elstara, ke li – kvankam klare gotikepokano – ofte ankaŭ estas nomata vojmontranto por la renesanco.

 
Anunciacio de Simone Martini el 1333
 
Ĝardeno de la ĝuegoj de Hieronymus Bosch, 1515, oleo sur ligno, Prado, Madrido

Gotikon plejnetestilan en Italujo reprezentis Simone Martini per sia kortega eleganteco. Ekde la dua duono de la 14-a jarcento la tabulpentrado ankaŭ norde de la Alpoj alprenis antaŭrangan pozicion kompare kun la libroilustrado pro la influo de la italoj, ne laste pro Martini, sed ankaŭ pro la multvojaĝinta Gentile da Fabriano kaj Pisanello. Centroj de la artoj formiĝis en Bohemujo kaj ĉe la papa kortego en Avinjono. Tien ankaŭ Martini estis vokata en 1340/41, per kiu plietendiĝis lia influkampo.

Per sintezo de la kortega eleganteco de Martini kaj la flama strebado al detala precizeco same kiel per inkluzivo de italaj kaj francaj influoj dum la dua duono de la 14-a jarcento ekestis internacia stilo, ankaŭ nomata belamilda stilo. Tiu ĉi estis male al la antaŭe apudekzistaj tendencoj tuteŭropaj. Gravaj skoloj ekestis ĉe la kortegoj en Parizo, Milano kaj Bohemujo, kie imperiestro Karlo la 4-a prosperigis la novan arton. La internacia gotiko preferis mildajn vizaĝotrajtojn, ondumitan sintenon de la bildigitaj figuroj (S-kurbon) kaj flue mola, luksa prezentado de la vestofaldaĵoj.

Bonan ekzemplon pri tio, kiom internacia ĉi tiu stilo vere estis, donas la diptiko de Wilton. La solaj karakterizaĵoj, pri kiu la arthistorioj estas samopiniaj, estas, ke ĝi ekestis el la peniko de flandro, franco aŭ bohemo.

Proksimume 1420 la evoluo disiĝis: en Italujo komenciĝis la fru-renesanco, en la Malaltaj Landoj aperis la t.n. „Flandraj Primitivuloj“, kiuj kontraŭmetis al kortega eleganteco burĝan modestecon. La ora fono de la bildoj definitive cedis favore al pli perfekta prezentado de pejzaĝoj, kaj pli ofte oni verkis scenojn endomajn. La pentristoj sukcesis montri ĝustan perspektivon, kvankam ne konstruitan kiel en Italujo. Kunfondinto de ĉi tiu nova tendenco estis Robert Campin. Jan van Eyck establis la oleofarbon per uzado de nova kunigilo. Oleofarbo havas kompare kun tempero-farbo la avantaĝon, konservi pli longe sian brilon. Rogier van der Weyden, lernanto de Campin, prezentis homojn en nova psika intenseco kaj perfektigis la bildigon de materialoj. Krom tio li ligis la naturismon de la flandroj kun la formlingvo de la gotiko. Hieronymus Bosch kontraŭmetis al la natureco de la aliaj bizaran, timigan mondon plenan je tempofiniĝa etoso kaj restis pli enplektita en la malfrua gotiko.

En la fazo de malfru-gotiko tempofiniĝa etoso vaste aperis, ĉar oni kredis, ke en 1500 la mondo povus perei. Estis tempo de fundamenta ŝanĝo, en kiu oni pli ofte okupiĝis pri la pasiono de Kristo kaj bildigis tiun ĉi pli kaj pli draste. Aliaflanke la influo de renesanco plifortiĝis. Unu el la lastaj plej grandaj majstroj de gotika pentrado estis Matthias Grünewald, kiu estas rigardebla kiel spirita kontraŭulo de Albrecht Dürer. Liaj bildigoj de la krucumado apartenas al la plej drastaj, la Altaro de Issenheim validas kiel lia majstraĵo. Post ĉi tiu tempo (proks. 1525/30) finfine venkis la renesanco. Nur en Anglujo la gotiko konserviĝis kelkan tempon kaj en la pentrado kaj en la arĥitekturo; ekzemploj estas la portretoj de Elizabeta la 1-a.

Freskoj redakti

Kiel plej granda profana freskostoko de la mezepoko validas la elpentrado de Kastelo Runkelstein ĉe Bozen, kiuj estis kreataj inter 1390 kaj 1410 laŭ mendo de Niklaus Vintler kaj bildigas krom literaturaj temoj ankaŭ kortegajn scenojn.[2]

Tabulpentrado redakti

Libroilustrado redakti

 
Januaro, Très Riches Heures du duc de Berry, Fratoj Limburgo, 1412–1416, Chantilly, Musée Condé
 
Evangeliisto Lukaso, Très Riches Heures du duc de Berry, Fratoj Limburgo, 1412–1416, Chantilly, Musée Condé

En Francujo kaj Anglujo la gotika libroilustrado komenciĝis proksimume 1160/70, dum kiam en Germanujo ankoraŭ ĝis proksimume 1300 romanikaj formoj superregis. Dum la tuta gotika epoko Francujo kiel ĉefa artnacio restis destina por la stilaj evoluoj de la libroilustrado. Samtempe kun la transiro de la malfrugotiko al renesanco la libroilustrado perdis sian rolon kiel unu el la plej gravaj artgenroj sekve de la disvastiĝo de la presarto en la dua duono de la 15-a jarcento.

Je la turniĝo de lla 12-a al la 13-a jarcento la komerca libroproduktado paŝis ĉe la flankon de la monaĥeja libroproduktado. Deirpunkto por ĉi tiu grava ŝanĝo estis la universitatoj; por la libroilustrado tamen pli gravis la altnobelaro, kiu malmultan poste alvenis kiel mendanto de profana kortega literaturo. La librotipo plej ofte ilustrita estis la horlibro destinita por privata uzo. Kun la elformiĝo de komercaj metiejoj en la gotiko pli kaj pli ofte artistaj personoj aperis per sia nomo en la publiko. Ekde la 14-a jarcento tipa fariĝis majstro, kiu kiu estris metiejon, per kiu li verkis kaj tabulpentre kaj ankaŭ libroilustre.

Stilaj karakterizaĵoj restantaj validaj dum la tuta gotiko estis malmilda onduma figurstilo de elasta, kurblinia linearem pentromaniero, kortega eleganteco, trolongigita figuroj kaj ondumaj faltiĝoj. Aliaj distingiloj estis la uzado de siatempaj arĥitekturaj elementoj por dekoracia strukturado de la bildkampoj. Ekde la dua duono de la 12-a jarcentoj en tuta Eŭropo plejofte ruĝaj kaj bluaj florornamaj komencliteroj estis la tipa dekoracia formo de la manskribaĵoj de malsupra kaj meza ekipnivelo. Memstaraj scenoj, kiuj estis realigataj kiel historigaj komencliteroj kaj komikaĵoj ĉe la malsupra bildorando, cedis lokon por fantaziplenaj prezentadoj sendependaj de la ilustrata teksto kaj esence kontribuis al la individuiĝo de la pentrarto kaj al la deturniĝo de rigidiĝintaj bildformuloj. Naturisma realismo kun perspektivo, spaca profundefiko, lumefektoj kaj realisma anatomio de la prezentataj personoj pli kaj pli ekvenkis, deire de la realismo de la malnov-nederlanda pentrarto, dumpase de la 15-a jarcento kaj montris sur la renesancon.

Vitropentrado redakti

 
Gotika vitropentraĵo de kapo

Ĉefartikolo: Vitralo

Referencoj redakti

  1. Artikolo Perspektive en: Der große Brockhaus in zwölf Bänden, 18-a eldono, volumo 8, Wiesbaden 1979
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-02. Alirita 2014-08-27.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Arno Borst: Lebensformen des Mittelalters. Frankfurto/Berlino/Vieno 1979.
  • Georges Duby: Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980–1420 [1976]. Frankfurt am Main [1992] 2-a eldono 1994.
  • Géza Entz: Die Kunst der Gotik. Emil Vollmer, Munkeno 1981, ISBN 3-87876-340-9.
  • Michael Camille: Die Kunst der Gotik. 1996.
  • Florens Deuchler: Gotik. Herrsching: Pawlak, 1981 (= Belser Stilgeschichte), ISBN 3-88199-042-9.
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984.
  • Emile Mâle: L’Art religieŭ du XIIIe siècle en France. Parizo 1899.
  • Emile Mâle: L’Art allemand et l’art français du Moyen Âge. Parizo 1917.
  • Matthias Puhle (eldoninto): Aufbruch in die Gotik, Philipp von Zabern, Majenco 2009, ISBN 3-8053-4062-1.
  • Rolf Toman, Achim Bednorz: Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Könemann im Tandem-Verlag, 2005, ISBN 3-8331-1038-4.

Eksteraj ligiloj redakti