Gotika libroilustrado

La libroilustrado de la gotiko deiris ekde Francujo kaj Anglujo, kie ĝi komenciĝis proksimume 1160/70, dum kiam en Germanujo ankoraŭ ĝis proks. 1300 superregis romanikaj formoj. Dum la tuta gotika epoko Francujo kiel ĉefa kulturnacio restis decida por la stilaj evoluoj de la libroilustrado. Per la transiro de malfrugotiko al renesanco libroilustrado perdis en la dua duono de la 15-a jarcento sian rolon kiel unu el la plej gravaj artgenroj sekve de la disvastiĝo de la presarto.

Jean de Bondol: Jean de Vaudetar prezentas donace sian verkon, la Bible historiale al Karlo la 5-a (Francujo], 1371/72).[1]

Je la turniĝo de la 12-a al la 13-a jarcento la komerca libroproduktado paŝis ĉe la flankon de la monaĥeja libroproduktado, samtempe pli kaj pli artistoj pernome aperis. Tipa fariĝis la majstro, kiu estris metiejon, per kiu li verkis kaj en la bildtabula kaj en la libra pentrado. Pase de la 13-a jarcento la nobelaro anstataŭis la klerikaron kiel ĉefa mendanto, per tio la profana literaturo fariĝis preferata objekto de la libroilustrado. La plejofte ilustrita librotipo tamen restis la horlibro.

Kompare kun la romaniko la gotika pentrado estas karakterizita per milda, travibra figurstilo kaj fluaj faldaĵoj. Tiu ĉi tendenco restas valida por la tuta gotika epoko kaj trovis sian supron en la tiel nomata Milda Stilo. Aliaj karakterizaĵoj estis la uzad de siatempaj arĥitekturaj elementoj por dekoracia aranĝo de la vidkampoj. Ekde la dua duono de la 12-a jarcento la libropentristoj en tuta Eŭropo uzis plejofte ruĝajn kaj bluajn flordekorajn komencliterojn kiel tipa dekoraciaj formoj de la manskribaĵoj de malsupra kaj meza ekipnivelo. Memstaraj scenoj, kiuj estis realigataj kiel historigaj komencliteroj kaj komikaĵoj ĉe la malsupra bildorando, cedis lokon por fantaziplenaj prezentadoj sendependaj de la ilustrata teksto kaj esence kontribuis al la individuiĝo de la pentrarto kaj al la deturniĝo de rigidiĝintaj bildformuloj. Naturisma realismo kun perspektivo, spaca profundefiko, lumefektoj kaj realisma anatomio de la prezentataj personoj pli kaj pli ekvenkis, deire de la realismo de la malnov-nederlanda pentrarto, dumpase de la 15-a jarcento kaj montris sur la renesancon.

Referencoj redakti

  1. Den Haag, Museum Meermanno-Vesteenianum, Ms 10 B 23. Literaturo: Walther/Wolf, p. 222–223.

Eksteraj ligiloj redakti