Georges Duby
Georges Duby (naskiĝinta la 7-an de oktobro 1919 en Parizo; mortinta la 3-an de decembro 1996 en Aikso Provenca) estis franca historiisto.
Liaj esploroj okupiĝis pri la mezepoko (mezepokismo), aparte ties ekonomiaj kaj sociaj strukturoj. Lia socihistoria deirpunkto estas, ke homoj agas ene de sociaj strukturoj, kiuj almenaŭ stampas, ofte eĉ fiksigas iliajn agadojn. Li interesiĝis pri longedaŭraj evoluoj, en kiuj li esploris unuopajn historiajn okazaĵojn kaj personojn. Lia deirpunkto do diferenciĝas per tio disde la deirpunkto de la tradicia historiscienca historiismo (devizo: 'viroj faras historion').
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Georges Duby en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)