Lazarus GEIGER (21-a de Majo 1829 – 29-a de Aŭgusto 1870) estis german-juda filozofo kaj filologo.

Lazarus Geiger
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1829 (1829-05-21)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 29-an de aŭgusto 1870 (1870-08-29) (41-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de MarburgBonna universitatoUniversitato de Hajdelbergo vd
Familio
Patro Salomon Geiger vd
Profesio
Okupo lingvistofilozofo vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en Marburgo, Bonno kaj Hajdelbergo. Ekde 1861 ĝis sia subita morto en 1870 li estis profesoro en la juda altlernejo de Frankfurto. Lia ĉefa celo estis montri, ke la evoluo de la homa racio estas tre ligita al tiu de lingvoj. Li krome subtenis, ke la origino de la Hindeŭropa lingvaro estu serĉata ne en Azio sed en centra Germanio. Li estis konvinkita opozicianto de raciismo en religio.[1] Kiel filologo, li esploris pri la percepto de la bazaj koloroj en antikvaj kulturoj.[2] Li ekzemple trovis, ke en multaj aliaj antikvaj civilizacioj oni ne konis la bluan koloron.

Verkoj redakti

  • Ueber Umfang und Quelle der Erfahrungsfreien Erkenntniss. Frankfurt am Main 1865.
  • Ursprung und Entwickelung der menschlichen Sprache und Vernunft. Stuttgart 1868–1872, 2 Bde. (Ciferece Bd. 1, Bd. 2)
  • Der Ursprung der Sprache. Stuttgart 1869 (Ciferece)
  • Zur Entwicklungsgeschichte der Menschheit. 1871

Referencoj redakti

  1. Chisholm 1911, p. 551.
  2. Berlin & Kay 1991, p. 135.

Bibliografio redakti