Guy Deutscher

israela lingvisto

Guy DEUTSCHER (hebree גיא דויטשר‎; naskiĝis en 1969 en Telavivo) estas lingvisto el Israelo kaj verkisto de sciencaj kaj popularsciencaj libroj pri lingvistiko[1].

Guy Deutscher
Guy Deutscher.JPG
Persona informo
Naskiĝo 1969
en Tel-Avivo
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoIsraelo [#]
Alma mater St John's College [#]
Familio
Infanoj Alma Deutscher [#]
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo lingvistiko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas esploristo Honorary Research Fellow en la Universitato de Manĉestro kaj estis profesoro en la Departemento de Lingvoj kaj Kulturoj de Antikva Mezopotamio en la Universitato de Leiden en Nederlando.

Li ricevis subgradan gradigon en matematiko en la Universitato de Kembriĝo[2], antaŭ doktoriĝis en lingvistiko tie. Post tio li entreprenis esploradon en Historia Lingvistiko en la St John's College (Kembriĝo).

Libro Through the Language GlassRedakti

En lia libro Through the Language Glass: Why The World Looks Different In Other Languages (Tra la lingva vitro: Kial la mondo aspektas malsame en aliaj lingvoj). Lia tezo estas, ke pensado ne estas tiom limigata de lingvo, sed estas trejnita per la lingvo kiun oni uzas. Ekzemplo: en multaj okcidentaj lingvoj oni devas diri "li venas" aŭ "ŝi venas", sed en la ĉina tio ne necesas; kaj tiel, parolantoj de okcidentaj lingvoj estas pli trejnitaj en klasifikado de la homaro en virojn kaj virinojn ol ĉinoj[3].

PremioRedakti

2011: Premio de la Royal Society Prizes for Science Books por lia lilbro Through the Language Glass: Why The World Looks Different In Other Languages.

LiteraturoRedakti

Through the Language Glass: why the world looks different in other languages. New York: Henry Holt and Company. ISBN 9780805081954. OCLC 727479951.

Ekstera ligiloRedakti

Does Your Language Shape How You Think?, artikolo en la NYT Magazino fare de Guy Deutscher, adapto de lia libro Through the Language Glass

ReferencojRedakti

  1. (pl) Deutscher, Guy,(1969- ...). Informtenejo de Národní knihovny CR. arkivita, la 26-an de junio 2020.
  2. (pl) Guy Deutscher, Lubimyczytan.pl.
  3. (nl) Marc van Oostendorp, Door de bril van de taal, Neerlandistiek, la 4-an de februaro 2014, alirite la 25-an de marto 2021.