Malfermi la ĉefan menuon
Reproduktaĵo de polikromio de ero el la frontono de Egino (5-a jarcento a.K.

Polikromio laŭ PIV estas arto kolorigi aŭ presi per diversaj farboj: polikromiaj skulptaĵoj, potoj, mapoj, filmoj.[1]

Polikromioplurkoloreco estas la arto pentri aŭ dekori per pluraj koloroj kaj verkojn dudimensiajn (pentrartaj) kaj kelkajn partojn de tridimensiajn (skulptartajnarkitekturaj). La malo estas la monokromiounukoloreco (uzo de unusola koloro). En grafikaj artoj uzeblas ankaŭ las terminoj dukoloreco aŭ dukromio, trikromio aŭ trikoloreco, tetrakromio aŭ kvarkoloreco, laŭ la nombro de uzitaj koloroj.

Laŭ Francisko Azorín Polikromio estas Procedo presi, ornami, kolorigi ion per pluraj koloroj. Kiam la koloro estas nur unu, nomiĝas monokromio; kiam tri, trikromio.[2] Li indikas etimologion el la greka poli + ĥromos (plura koloro).[3]

Multaj antikvaj monumentoj estis polikromaj, poste la farbo malaperis, la homoj alkutimiĝis vidi ilin unukolore kaj nun malfacilas imagi ilin plurkolore; tio estas la okazo ĉe fasadoj de katedraloj, skulptaĵoj de Antikva Grekio ktp.

NotojRedakti

  1. NPIV [1] Alirita la 7an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 169.
  3. Azorín, samloke.