La nacia flago de Rumanio (rumane: Drapelul României) estas trikoloro kun vertikalaj strioj: komencante de la flagstango: blua, flava kaj ruĝa. Ĝi havas la proporcion 2:3.

La Konstitucio de Rumanio diras ke "La flago de Rumanio estas trikoloro. La koloroj estas aranĝitaj vertikale en la sekvanta sinsekvo de la flagstango: blua, flava, ruĝa", tio estas la bazaj koloroj. La proporcioj kaj koloroj same kiel la flago-protokolo estis establitaj per statuto en 1994 kaj etenditaj en 2001. Dum la insurekcio kontraŭ la komunisma reĝimo populariĝis la uzado de la flago el kiu oni forprenis (fortranĉis) la centran blazonon de la tiama reĝimo.

La flago estas tre simila al la flago de Andoro kaj la flago de Ĉado. La simileco kun la flago de Ĉado, kiu malsamas nur en la nuanco de la bluo, kaŭzis internacian diskuton. En 2004 Ĉado instigis al la Unuiĝintaj Nacioj ekzameni la temon, sed la tiama prezidento de Rumanio Ion Iliescu sciigis ke neniu ŝanĝo okazos al la flago. Ankaŭ la flago de Moldavio rilatas al la rumana trikoloro, escepte ke ĝia proporcio estas 1:2, havas pli helbluan koloron kaj la moldavan blazonon en la mezo.