Flagoportanto

persono kiu portas flagon en oficiala maniero

En militista etoso, flagoportanto, flagportantoflagtenanto estas tiu kiu portas la flagon de la militista unuo, ĉu roto, regimento ktp. en parado, ceremonio aŭ alia oficiala grupa apero, kio estas konsiderata granda honoro. En difinitaj okazoj oni elektas por tiu posteno plej altan, fortikan aŭ eĉ belaspektan anon. Tiu simboleco aparte gravis en la antikva epoko.

Flagoportanto de fajroestingistoj en Brazilo.

La sama posteno funkcias ankaŭ en aliaj etosoj, kiaj en sportoj (ekzemple por la inaŭgura ceremonio de Olimpikoj, atletiko kaj aliaj konkurencoj). Tiuokaze kutime oni elektas faman atleton.

En Argentino, Kostariko, Gvatemalo, Ekvadoro, Paragvajo kaj Urugvajo, la flagoportanto estas tiu lernanto kiu elstaris pro kvalifiko, konduto aŭ aliaj meritoj, kaj tiele ricevas la honoron porti la ŝtatan flagon en la lernejaj ceremonioj.

En kelkaj landoj standardisto (standardo estas vortara sinonimo al flago) estas la soldata rango komparebla al adjutanto. En la mezepoko ĝi estis nobla titolo kaj posteno.