Maurice Duchochois

franca esperantisto

Maurice DUCHOCHOIS [düŝoŝŭa] (naskiĝis la 6-an de junio 1862 en Boulogne-sur-Mer, mortis en 1939[1]) estis franca esperantisto kaj direktoro de akvoglaciejoj. Li estis juĝanto ĉe la komerca tribunalo en Boulogne, kaj ŝipekipisto por fiŝkaptado. Unu el la organizintoj de la unua UK, iniciatinto de la esperantista standardo. Sur liaj ŝipoj flirtis je la unua fojo la Esperantista flago. Li prezidis Esperanto-grupon en Boulogne.

Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo.
Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo; dorsa flanko kun letero al Gerard Debrouwere.

En karto sendita al Frederiko Villareal en Decembro 1904, li deklaras, ke li eklernis Esperanton en la antaŭa monato, do 42-jaraĝa.