Frederiko Villareal

Frederico VILLAREAL (esperantigita Frederiko, nask. en Túcume, Provinco Lambajeko, la 31an de Aŭgusto 1850, mortis en Lima la 3an de Julio 1923) estis perua, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Universidad Nacional Mayor de San Marcos en Limo kaj Esperanto-pioniro.

Frederiko Villareal
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1850 (1850-08-30)
en Provinco Lambajeko
Morto 3-an de julio 1923 (1923-07-03) (72-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Peruo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Nacia de Inĝenierio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
politikisto
matematikisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 6564
vdr

Villareal estis pioniro de Esperanto en Peruo kaj en Sudameriko ĝenerale. Altirita al Esperanto per artikoloj de Charles Méray (Francio) li tuj en 1901 fariĝis adepto de Esperanto. Li verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902) kaj eldonis hispanlingvan tradukon de la „Ekzercaro“ de Zamenhof. En la 16-a de junio 1903 Villareal fondis Esperanto-Societon en Peruo kaj komencis eldonadi Esperanta-Hispana-lingvan gazeton „Antaŭen Esperantistoj“. Multaj artikoloj. Ŝ.

Verkoj

redakti
  • 1901: Manual para aprender la lengua internacional Esperanto inventada por el médico ruso Dr. L. Zamenhof, contiene la pronunciación, gramática y doble vocabulario para el uso de los españoles. Lima, J. Mesinas, 1901. 142 p.
  • 1905: Rezisteco de la Ferkolonoj. Lima, Imprenta de la Escuela de Ingenieros, 1905.
 
 estas grava verko, skribita hispane. kaj esperante de D-ro. Federiko Villareal, Fakultatestro de Sciencoj, k.t.p., ĉe l' Universitato de Lima en Peruo. La sperta aŭtoro ne nur resumas la historion de la ekzamenado de tia rezisteco, sed li citas multajn gravajn formulojn kaj kritikas ilin majstre. Krom tio, ĉar eraroj en tiuj ĉi formuloj povos fari grandajn difektaĵojn, lilerte malkaŝas nesuspektitajn erarojn. Tute sufiĉan kritikon de l' verko mem nur la spertulo povas doni, sed kelkaj Esperantistoj, kiuj iom konas la aferon, certigas nin ke la libreto ŝajnas bona. Ĝi nepre estas bona aldono al la scienca fako de internacia libraro
— La Brita Esperantisto - Numero 004, Aprilo (1905)

Eksteraj ligiloj

redakti