Antaŭen Esperantistoj

Antaŭen Esperantistoj. Se oni ne kalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso (Ĉilio) en majo 1901, "Antaŭen Esperantistoj" estis la unua Esperanto-gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ (t.e. 1934) la sola, kiu tiel longe (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua numero eliris en julio 1903 kaj ĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23-25x16-17 (presformato ĉiam la sama) IV-12-20 p. Ĝi enhavis propagandon, en- kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp. Paul Tarnow.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.