Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio
Loko de la flagoj
redaktiLa flagoj de ĉiuj suverenaj ŝtatoj de la mondo kaj multaj parte suverenaj subŝtatoj troveblas kun dosiera nomo en Esperanto en la kategorio Flagoj de ŝtatoj. Ke la nomoj komenciĝas per “flago-de-“ estas nur pro tio, ke ili jam tiom malnovas. Pli belus nomoj “flago de “ sen ligstrekoj, sed ĝis nun neniu transprenis la taskon kopii ĉiujn dosierojn, tiam sendi robotojn anstataŭigi ĉiujn “dosiero:flago-de-“ per “ flago de “ kaj en tria ago forigi ĉiujn dosieron ekantaj per flago-de-. En ĉi tabelo aldone kompari la esperantlingvajn kun la anglalingvaj flagonomoj el la vikipedia komunejo la lokon de la ŝataj flagoj kun dosiera nomo en la Angla lingvo el la komunejo. Ili kolektiĝas en la paĝo commons:National insignia kiu necesas sufiĉe longan tempon por elmontriĝi pro la ĉeesto de ĉiuj flagoj. Ĝenerale ili nomiĝas Flag of Angla nomo de la lando .svg. Sed ne ĉiukaze. La flagoj aperas en la ŝablono {{UzantoLando}} per la ŝablono {{Flago}}. Post adapto farita jam en 2010 la kompara listo novordigis per ŝablonoj laŭ modelo de {{Flagolinio|Afganio}}. Sed tiu ŝablono ne bone funkcias kiam estas tiom multaj uzoj en unu listo.
En ĉi tiu tabelo aperas la nomoj en Esperanto de la dosieroj kaj el la Vikimedia komunejo en la angla. Eble montratas 15 bildetoj, kaj poste venas anglalingva averto, ke estas "not enough memory". Do endas vivi sen tia eleganta ŝablono en la listo. La ideo estas, ke per tia funkcianta listo eblsa facile vidi ĉiun diferencon inter la du flagobildoj, kiuj devus aspekti idente, kaj se estas diferenco povas identigi ilin. Kompreneble tra la jaroj iuj ŝtatoj ŝanĝiĝas kaj, se draste, ankaŭ la flago. Tial tia kompara listo teknike helpas facile vidi ŝanĝojn.