Nord-Koreio
Nord-Koreio aŭ Nord-Koreujo (hangule: 조선민주주의인민공화국; M–R: Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk aŭskulti), oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko estas lando en orienta Azio, en la norda parto de la Korea duoninsulo. Ĝi limas la Ĉinan Popolan Respublikon en la nordo kun grandparte limo formita per la rivero Jalu, kaj Rusion en la nordoriento. En la sudo ĝi limas Sud-Koreion. En ĝia okcidento situas la Flava Maro kaj en ĝia oriento — la Japana Maro. La ĉefurbo estas Pjongjango.
Transskribo | |
---|---|
Hangeŭlo | 조선민주주의인민공화국 |
Ĉina skribo | 朝鮮民主主義人民共和國 |
Norma transskribo | Joseon Minjujeui Inmin Gonghwaguk |
McCune-Reischauer | Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk |
Esperanta transskribo | Ĉoson Minĝuĝui Inmin Konghŭaguk |
Nord-Koreio kreiĝis la 9-an de septembro 1948 kiel popoldemokratia ŝtato proklaminta sin je la tuta teritorio de la duoninsulo (ĝis kaj dum la Dua Mondmilito — japana kolonio). La potenco apartenas al la Korea Laborista Partio sub gvido de la ĉefa sekretario Kim Ĝong-un.
Ŝtata nomo
redaktiKonata laŭ neoficiala nomo Nord-Koreio, la ŝtato nomas sin Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR).
En korea lingvo de Nord-Koreio la koncepto de la tutkorea ŝtato plej ofte nomiĝas Ĉoson, dum en la sudo — Hanguk, pro historiaj kialoj kaj aludoj al diversaj historiaj koreaj reĝlandoj.
Administrata strukturo
redaktiUrboj direktadministrataj de regado
redakti- Pjongjango (평양 직할시; 平壤直轄市)
- Rason (라선 (라진·선봉) 직할시; 羅先 (羅津-先鋒) 直轄市)
Provincoj
redakti- Ĉagang (자강도; 慈江道)
- Nord-Hamgjong (함경 북도; 咸鏡北道)
- Sud-Hamgjong (함경 남도; 咸鏡南道)
- Nord-Hŭanghae (황해 북도; 黃海北道)
- Sud-Hŭanghae (황해 남도; 黃海南道)
- Kangŭon (강원도; 江原道)
- Nord-Pjongan (평안 북도; 平安北道)
- Sud-Pjongan (평안 남도; 平安南道)
- Rjanggang (량강도; 兩江道)
Specialadministrataj regionoj
redakti- Industria Regiono Kaesong (개성 공업 지구; 開城工業地區)
- Turisma Regiono Kumgangsan (금강산 관광 지구; 金剛山觀光地區)
- Speciala Administra Regiono Sinuiju (신의주 특별 행정구; 新義州特別行政區)
Ĉefaj urboj
redaktiHistorio
redakti- 1-a jarcento a.K. ĝis 7-a jarcento: vidu Kogurjo regno.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1945 Koreio estis sub la rego de Japanio. Post la Dua Mondmilito la liberigitan Koreion okupis denorde sovetiaj trupoj kaj desude – usonaj. Ĉar la du ŝtategoj ne sukcesis interkonsenti, en ambaŭ partoj formiĝis registaroj, proklamintaj sian tutlandan potencon (1948). La tensioj inter la nordo kaj la sudo kreskis ĝis eko de interna milito kun grandioza internacia partopreno.
Korea milito 1950–1953
redaktiNeŭtraleco de la ĉi-suba alineo estas diskutata.
En 1950 Nord-Koreio atakis Sud-Koreion kaj okupis preskaŭ la tutan landon. Tiam Usono kaj aliancanoj decidis en la UN (Sovetunio ne partoprenis) milithelpi Sud-Koreion. Post tio Sud-Koreio okupis preskaŭ la tutan Nord-Koreion kaj atingis eĉ la limon de Ĉinio. Tiam Ĉinio sendis "volontulojn" por helpi Nord-Koreion. La milito daŭris en 1951–1953 preskaŭ ĉe la nuna limo. Meze de 1953 oni silentigis la armilojn.
Ekde 1953 (fino de la korea milito) estas pacvartistoj inter la du koreaj ŝtatoj. Ili deĵoras en Panmunjom. Panmunjom estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Soldatoj el Svislando kaj Svedio deĵoras en la Sudo. En la Nordo deĵoris Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Ĉar Pollando demokratiiĝis kaj ĉar Ĉeĥoslovakio disiĝis, Nord-Koreio forpelis iliajn soldatojn. Do en 2008 restas nur Svedoj kaj Svisoj sude.
Ĝis nun neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj. En novembro 2010 la bombado de Jonpjongo plistreĉigis la interrilatojn.
En la plej norda stacidomo de Sud-Koreio Imjingang oni vidas multajn paperetojn, kiuj entenas mesaĝojn, kiuj esprimas deziron pri reunuiĝo de la duoninsulo.
Ekzistas turismaj ekskursoj por iri al Panmunjom el Seulo (80 km), sed sudaj koreoj devas obteni permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas.
Nukleaj armiloj
redaktiNord-Koreio posedas teknologiojn por produkti mezdistancajn raketojn kaj vendas tiajn raketojn al kelkaj landoj de la "tria mondo". Ĝi ankaŭ havas teknologion por produkti nukleajn armilojn, kion konfirmis la subtera testo, okazigita la 9-an de oktobro 2006.
La testa nuklea eksplodo kun potenco de ĉ. 5–15 kilotunoj indignigis loĝantojn de multaj landoj. Samtempe Nord-Koreio insistas pri sia rajto posedi nukleajn armilojn kaj klarigas, ke ĝi okazigis la teston pro la premo kaj milita minaco flanke de Usono. Aludante la usonajn trupojn en la sudo de la duoninsulo, kiuj disponas pri nukleaj armiloj, respondeculo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis la 11-an de oktobro 2006, ke “kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj”[1].
Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas, ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500km) misilo.
Registaro
redaktiLa funkcianta konstitucio difinas la ŝtaton kiel suverenan socialisman ŝtaton, kiu reprezentas interesojn de la tuta korea popolo. La potenco en la ŝtato, laŭ la konstitucio, apartenas al laboristoj, kamparanoj, labora intelektularo (laŭ tiu difino estas la uzata en KPDR simbolo kun peniko, vidu la foton).
Korea Laborista Partio gvidas Nord-Korean ŝtaton kaj socion, ekzistas tamen du aliaj partioj. Gvidanto de la Laborista Partio estas komandanto Kim Ĝong-un kaj li samtempe estas ĉefkomandanto de la popola armeo.
Laŭ la Konstitucio de DPRK, ŝtata supera kaj leĝdona organo estas la Supera Popola Asembleo kaj ĝia Prezidio. La Supera Popola Asembleo (parlamento) konsistas el 687 deputitoj, kiujn elektas ĉiuj loĝantoj de 17-jara aĝo. Laŭdire, la elektoj estas plej ofte senalternativaj, do ĉiu kandidato ricevas 100-elcentan subtenon de la voĉdonintoj. La nuna konsisto de la Supera Popola Kunveno estis elektita en marto de 2019. Prezidanto de la Prezidio de Supera Popola Asembleo estas ŝtatestro de la lando. Nuna prezidanto estas Kim Jong-nam.
Plenuma kaj administra supera organo de la lando estas Konsilio de Ministroj (registaro). Ĉefministro estas k‑do Pak Pong-ju.
La tendenco transdoni la plej gravan postenon de patro al filo jam igis multajn komentantojn nomi Nord-Koreion fakta absoluta monarkio[2]. Oni ankaŭ supozas, ke aparteno al la loka elito ofte estas heredata.
Socio
redaktiLa Junaj Pioniroj de Norda Koreio (en la korea lingvo: 조선 소년단) estas nordkorea junulara movado de pioniroj.
Gazetaro
redaktiDPRK Today (koree : 조선의오늘 / 朝鮮의오늘) estas ĉiutaga novaĵejo de la registaro de Nord-Koreio kun fotoj de ĉiutaga vivo en la DPRK.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Bazaj informoj pri Nord-Koreio en la vikio de UEA esperante
Referencoj
redakti- ↑ DPRK Foreign Ministry Spokesman on U.S. Moves Concerning Its Nuclear Test. Arkivita el la originalo je 2014-10-12. Alirita 2016-06-18 .
- ↑ Г. Ф. Кунадзе о КНДР