Sarivon

urbo en Nord-Koreio

Sarivon (koree 사리원시, ĉine 沙里院市) estas la ĉefurbo de provinco Nord-Hŭanghae, signifa universitata urbego en Nord-Koreio.

Larĝa foto en Sarivon
Sarivon
urbo de Nord-Koreio • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 307 764  (2008) [+]
Loĝdenso 1 638 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 30′ N, 125° 46′ O (mapo)38.503888888889125.75888888889Koordinatoj: 38° 30′ N, 125° 46′ O (mapo) [+]
Areo 187,91 km² (18 791 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Sarivon (Norda Koreio)
Sarivon (Norda Koreio)
DEC
Sarivon
Sarivon
Situo de Sarivon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sariwon [+]
vdr
Panoramo en Sarivon
Ornama pordego en Sarivon
Loĝdomoj en Sarivon

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Sarivon situas en sudokcidenta parto de la lando laŭ meza kanalo de proksima rivero. Pjongjango troviĝas 60 km [1].

Historio redakti

Sarivon estas planita urbo, evoluigita pro la fervojo el Seulo en 1906. Dum la Korea milito en 1950 la hungaroj establis hospitalon nomumitan pri Mátyás Rákosi. Ĝi ankaŭ nun funkcias.

 
Teatro en Sarivon

Ekonomio redakti

En Sarivon oni produktas sterkojn kaj traktorojn. La urbego estas merkato-centro por agrikulturaj produktoj de la apuda ebenaĵo.

Trafiko redakti

Sarivon havas trairan ĉefvojon, fervojan kontakton kaj riveran (kanalan) havenon. En la urbego troleoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti