Pjongsong (koree 평성시, ĉine 平城市) estas la ĉefurbo de provinco Sud-Pjongan, signifa universitata urbego en Nord-Koreio. La loknomo konsistas el la komencaj silaboj de Pjongjango kaj "fortikaĵo" eltrovita de Kim Il.

Monumento en Pjongsong
Pjongsong
urbo de Nord-Koreio • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 236 583  (2009) [+]
Geografio
Geografia situo 39° 15′ N, 125° 51′ O (mapo)39.25125.85Koordinatoj: 39° 15′ N, 125° 51′ O (mapo) [+]
Pjongsong (Pjongjango)
Pjongsong (Pjongjango)
DEC
Pjongsong
Pjongsong
Situo de Pjongsong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pyongsong [+]
vdr
Mezlernejo en Pjongsong
Avenuo en Pjongsong

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Pjongsong situas en okcidenta parto de la lando en rivera baseno. Pjongjango troviĝas 32 km. 53% de la areo estas kovrita kun montoj kaj arbaroj.

Historio redakti

Pjongsong estas planita urbo laŭ ordono de Kim Il en 1960. Post 4 jaroj oni elektis konvena tiu ĉi lokon. En 1965 oni komencis konstrui la urbon. La ĉirkaŭaj komunumoj estis unuigitaj al la urbo, kiu pligrandiĝis ankaŭ pro la komerco kaj la industrio. Pjongsong estis kompleta en 1969 kiel "Urbo de Sciencoj".

Ekonomio redakti

En Pjongsong la plej granda kompanio estas aŭtofabriko, kie laboras 7,000 - 8,000 homoj. Aliaj fabrikoj produktas diversajn varojn, aparte menciindas produktado de manĝaĵoj. Ekde 2013 svisa-norda korea uzino produktas kuracilojn. Plua graveco estas ligita al la agrikulturo (rizoj, sojfaboj). La turismo ankoraŭ estas subevoluinta, nur ekde 2011 estas permeso de vizitado al eksterlandanoj.

Nuntempe estas videblaj pliaj konstruaj aktivecoj, tial la urbego ankaŭ estas nomata kiel Silicia Valo de Nord-Koreio. Silicon Valley

Trafiko redakti

Pjongsong havas fervojan kontakton kaj internacian flughavenon. En la urbego troleoj liveras la pasaĝerojn, krome estas taksioj.

Klimato redakti

La averaĝa jara temperaturo estas 9,7 °C, la jara averaĝa precipitaĵo estas 1091 mm.

Vidindaĵoj redakti

  • muzeo
  • kultura palaco

Fontoj redakti

  • WikiTrans kaj germana VP.