Hamhungo

(Alidirektita el Hamhung)

Hamhungo (koree 함흥시, prononco Hamhŭng) estas havena urbo en Norda Koreio kaj post la ĉefurbo Pjongjango la dua plej granda urbo de la lando. Komence de la jaro 2005, iom pli ol 559.000 enloĝantoj vivis en la urbo. Ĝi estas industria centro, trafika nodopunkto, kultura centro kaj havas universitaton, teatron kaj plurajn muzeojn.

Hamhungo
urbo • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo • havenurbo • industria regiono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 768 551  (2008) [+]
Loĝdenso 2 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 127° 32′ O (mapo)39.916666666667127.53333333333Koordinatoj: 39° 55′ N, 127° 32′ O (mapo) [+]
Areo 330 km² (33 000 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Hamhungo (Norda Koreio)
Hamhungo (Norda Koreio)
DEC
Hamhungo
Hamhungo
Situo de Hamhungo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hamhung [+]
vdr
Hamhungo

Geografio redakti

La urbo situas ĉe la orienta borto de Norda Koreio ĉe la rivero Sonĉon. la geografiaj koordinatoj estas 39° 92 ' norde kaj 127° 54' oriente.

Historio redakti

 
Vido de Hamhungo de la Kim Il-sung Monumento

Hamhungo dum la Korea milito (1950-1953) detruiĝis je kvar kvinonoj fare de militaj aviadiloj de la usona armeo. Post la milito la urbo rekonstruiĝis kiel regiona industria centro. Inter 1954 kaj 1962 grupo da arkitektoj kaj inĝenieroj el la tiama komunisma parto de Germanio, GDR, grave kontribuis al tiu rekonstruo.

Inter la jaroj 1960 kaj 1967 Hamhungo estis urbo sub centra administrado de la ŝtata registaro. Ekde 1967 ĝi estas parto de la provinco Hamgyŏng-namdo kaj ties ĉefurbo.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Interesaĵo en la nordo de la urbo estas la monteto Tonghung. Sur ĝi troviĝas pluraj historiaj pavilonoj. Unu el ili, la pavilono Kuĉon pinte de la monteto, datiĝas el la dinastio Gorieo (918-1392).

Ĉe la historia urbomuro rande de la monteto Tonghung situas la halo Sonhŭa. Ĝi konstruiĝis dum la 15-a jarcento, meze de la dinastio Joseon (1392-1910). La Granda Teatro estas la plej granda teatra konstruaĵo[1] en la lando. La teatro estis konstruita en 1984[2].

La plaĝo de Hamhungo larĝas 25 kilometrojn kaj estas parto de ripoza parko de 300 hektaroj, sub kies plantoj eblas ripozi en ombro kaj kio ofertas eblecojn naĝi, sporti, kampadumi, trinki kaj manĝi en diversstilaj restoracioj.

Partnera urbo redakti

Partnera urbo de Hamhungo estas

Notoj redakti