Ĉuĉeo (koree 주체, ifa-e [tɕutɕʰe], ĉinsigne 主體) estas la oficiala gvida ideologio en Nord-Koreio, kiu diras, ke alfrontante problemojn, oni kalkulu plej unue je la propraj fortoj.[mankas fonto]

Ĉuĉeo
politika ideologioreligio
socialisma patriotismo • memstareco • ultranaciismo
Lando(j) Nord-Koreio vd
vdr

Norda Koreio ne nur proklamis tiujn ĉi ideojn, sed ankaŭ sekvis ilin delonge: en la 1950-aj jaroj okazis malvarmiĝo de la rilatoj kun Sovetio, en la 1960-aj kun Ĉinio. Ambaŭokaze la kialo estis, ke Norda Koreio ne volis iĝi satelita ŝtato superregebla de ekstere.

Post la disfalo de la socialisma ŝtataro ĉuĉeo perdis multon el sia iama marksisma enhavo. Post la morto de prezidento Kim Il Sen la ideologio ekhavis elementojn preskaŭ religiajn (ekzemple oni ne diras, ke Kim Il Sen mortis, sed ke li "estas en aspekto de senmorteco"). Ĉuĉea ideologio estas studata kelkloke en la mondo, ankaŭ ekster Koreio, en neregistaraj societoj.

Ekde la 8-a de julio 1997 Norda Koreio uzas sian apartan "ĉuĉean" jarkalkulon, kies starta jaro estas 1912 (kiam Kim Il Sen naskiĝis). Tiel la jaro 2020 estas la 109-a jaro laŭ la ĉuĉea jarkalkulo.

Internaj ligiloj redakti