Asocio por Amikeco kun Nord-Koreio

organizaĵo
(Alidirektita el KFA (Koreujo))

La Asocio por Amikeco kun Nord-Koreio (angle Korean Friendship Association, konata per ĝia akronimo KFA) estas kultura organizaĵo por la kultura diplomatio de la Nordkoreia registaro. Ĝia prezidanto estas la hispano Alejandro Cao de Benós.

Asocio por Amikeco kun Nord-Koreio
emblemo
kultura organizaĵo • friendship association
Komenco novembro 2000 vd
Lando(j) Hispanio vd
Fondinto(j) Alejandro Cao de Benós vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Politike ĝi subtenas la linion de la reĝimo de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kontraŭ la vidpunktoj, kiujn ĝi opinias usonajusonecaj.

Fondite en Hispanujo en 2000, KFA laboras kun la Komitato por Kulturaj Rilatoj kun Eksterlando de KDPR, la oficiala registara agentejo por kulturaj rilatoj de Nord-Koreujo, kun rolo simila al tiu de British CouncilAlliance Française, kvankam je multe pli malgranda skalo.

KFA ankaŭ subtenas kaj disvastigas ĉuĉean ideologion.

En 2004, anoj de KFA organizis en Nord-Koreujo Internacian Marŝon por la Paco kaj Reunuiĝo de Koreujo, apogante la reunuiĝon (aŭ reunuigon?) de ambaŭ Koreujoj, samkiel la politikon de la nordkorea reĝimo. La marŝon prezentas la dokumenta filmo Friends of Kim (Amikoj de Kim), de la nederlandaj reĝisoroj Raphael Wilking kaj Hans Van Dijk. Laŭ la recenzoj, la filmo last-instance prezentas realan bildon de Nord-Koreujo tre malsimilan de la optimismaj vidpunktoj de KFA.

Eksteraj ligiloj redakti