Kabineto de Demokratia Popola Respubliko Koreio

La Kabineto de Nord-Koreio estas, laŭ la Nordkorea Konstitucio, la plenuma povo en la lando, same kiel la administra organo en la nordkorea registaro [1]. Ekde aŭgusto 2020, la estro de la kabineto estas Kim Tok-hoon.

Kabineto de Demokratia Popola Respubliko Koreio
registara organizaĵo
Jurisdikcio Nord-Koreio
Lando Nord-Koreio
Sidejo Pjongjango
Dum 1948 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

 
La kabineto, gvidita fare de Kim Il-sung, dum vizito al Moskvo, 1949

Komence kun la unua versio de la nordkorea konstitucio adoptita en 1948, la respondecoj de la plenuma povo, kiuj en la plej multaj landoj de la mondo estas konceditaj al la registaro, estis konceditaj al la nordkorea kabineto, gvidita fare de Kim Il-sung, la Patro de la Lando kaj la Supra Estro de Nord-Koreio.

Nomumo redakti

La kabineto estas nomumita kaj devigita disponigi respondigeblecon al la Supra Popola Asembleo, leĝdona povo de Nord-Koreio. Pro la fakto ke la reĝimo en Nord-Koreio estas unupartia reĝimo, ĉiuj kabinetmembroj ankaŭ estas membroj de la Korea Laborista Partio, kiu regas la landon ekde sia komenco. Dum periodoj kiam la Supera Popola Asembleo estas en pazo, la Kabineto estas devigita raporti rekte al la Prezidanto de la Asembleo.

Postenoj kaj respondecoj redakti

La Kabineto, kiu funkcias kiel plenuma povo de Nord-Koreio, respondecas pri efektivigo de la ekonomiaj politikoj de la reĝimo, kiel determinite de la Laborista Partio de Koreio. Tamen, la kabineto ne respondecas pri armeaj kaj naciaj sekurecaj aferoj, ĉar tiuj aferoj estas la respondeco de la Nacia Defenda Komisiono. Tial policaj kaj sekurecaj organizoj kiel la Korea Popola Armeo, la Ministerio pri Popola Sekureco kaj la Ministerio pri Ŝtata Sekureco estas rekte subigitaj al la komitato, kaj ne devas raporti al la kabineto.

La oficialaj funkcioj de la nordkorea kabineto estas:

  • agi por efektivigi la politikon de la nordkorea registaro.
  • aldoni, ŝanĝi kaj ĝisdatigi regularojn por la administrado de la lando, surbaze de la nordkorea konstitucio kaj la leĝoj de la lando.
  • gvidi la agadon de la subkomitatoj de la ŝtato, suborganizoj, same kiel la lokaj popolaj komitatoj.
  • difini la agadmanieron de registaraj organizoj kaj oficejoj, kaj fari la necesajn paŝojn por plibonigi la registaran mekanismon.
  • skizi registaran ĉefplanon por la disvolviĝo de la nacia ekonomio, kaj fari la necesajn paŝojn por ĝia realigo.
  • kompilu la ŝtatan buĝeton, kaj faru la necesajn paŝojn por ĝia efektivigo.
  • organizi kaj funkciigi publikajn verkojn en la kampoj de industrio, agrikulturo, konstruo, transportado, komunikado, komerco, konsumo, teradministrado, urba administrado, edukado, scienco, sano, kulturo, fizika edukado, laborleĝoj, media kvalito, turismo kaj pli.
  • preni la necesajn paŝojn por plifortigi la valuton kaj la bankan sistemon.
  • konservi inspektadon kaj kontrolon por alporti ordon al la administrado de la ŝtato.
  • fari la necesajn paŝojn por konservi socian ordon, protekti la ŝtatajn havaĵojn kaj publikajn posedaĵojn kaj garantii la civilajn rajtojn de la loĝantoj de la lando.
  • Subskribi interkonsentojn kun eksterlandoj, kaj administru ĉiujn eksterajn agadojn de la lando.
  • nuligi ekonomiajn decidojn kaj instrukciojn nome de aliaj registaraj organoj, kiuj estas kontraŭaj al la decidoj aŭ instrukcioj de la kabineto.

Referencoj redakti

  1. Artikolo 123 de la Konstitucio.

Eksteraj ligiloj redakti