Korea Laborista Partio

reganta partio de Nord-Koreio

Korea Laborista Partio (koree 조선로동당 Joseon Rodongdang prononco: ĉoson rodongdang) estas reganta partio de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (lando konata kiel Nord-Koreio). Korea Laborista Partio (KLP) regas ekde la fondiĝo de la popol-demokratia respubliko en 1949 (tiam kunfandiĝis Laborista Partio de Nord-Koreio kaj Laborista Partio de Sud-Koreio).

Korea Laborista Partio
emblemo
flago
partio
Komenco 30-a de junio 1949 vd
Antaŭe Laborista Partio de Nord-Koreio vd
Lando(j) Nord-Koreio vd
Sidejo Placo Kim Il-sung
Ideologio

Ĉuĉe-ideologio • Armea Unuaeco • korea naciismo • reunuiĝo de Koreio • paralela antaŭenigo

Fondinto(j) Kim Il-sung vd
Ĉefestro(j) Kim Ĝong-unKim Il-sungKim Ĝong-il vd
Posedatoj Rodong Sinmun vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La flago de Korea Laborista Partio

Ĝia ĝenerala sekretario estis Kim Il-sung de 1949 ĝis 1994, Kim Ĝong-il de 1994 ĝis 2011 kaj Kim Ĝong-un de 2011. Ĝi estas unu el tri politikaj partioj en Nord-Koreio.

Eksterlande oni ofte taksas la partion stalinista. KLP havas sian propran ideologion (vidu ĝuĉeo), kiun ĝi konsideras supera kompare al marksismo-leninismo.